bonEGa novaĵo por uzantoj de “Android”aj poŝfonoj! finfine eblas tajpi esperantajn ĉapelitajn literojn poŝfone!!! “HO MIA DIO, BONEGE!!!”, ĉu ne? mi feliĉegas!! :D

tamen atentu, ke la literoj estas tajpeblaj pere de programo neoficiala. Google ankoraŭ ne respondas al niaj petoj (sed ne perdu esperon pro tio!).
Legi plu »

(klaku la bildon)
Secubun (節分) estas tradicia festotago japanie por festi la venon de printempo kaj nova jaro. ĝi festiĝas ĉiujare je la 3a de februaro. ĉi-tage, por bonveni ŝancon (”fuku”) kaj forigi malbonon (ekzemple dajmonoj) kutimas ĵeti sojfabojn je dajmonoj (aŭ je homoj, kiuj surhavas dajmonan maskon) dirante “oni ua soto, fuku ua uĉi!” (laŭvorte “dajmonoj forigu, ŝanco enigu!”). ankaŭ estas aliaj tradicioj, sed fabo-ĵetado estas la plej amuza. ;)
al ĉiuj, kiuj respondis al mia lasta afiŝo: dankojn. <3 ĵaŭdon, mi donis la formularon pri rekontraktado al la superulo kaj do oficialigis, ke mi ne rekontraktos. mi malfeliĉas pro foriri Japanion, kompreneble, sed mi feliĉas pro la (plej grava) kialo. :) mi devos fari multon antaŭ aŭgusto, kiam mi foriros (inkluzive de viziti samideanajn amikojn japanie ;).
tiale, nun mi klopodas plani vojaĝadon ktp por la resto de mia tempo japanie. Legi plu »
denove mi ne ofte ĝisdatigas… kaj denove multe okazis! pri kiu(j) okazaĵo(j) mi skribu?
nu… en la pasinta afiŝo mi skribis, ke mi finfine decidis pri rekontraktado. nu… post muuulte de diskutado pri rekontraktado kun mia koramiko, mi decidis… ke mi NE rekontraktos. mi ne restos en japanio dum 4a jaro kaj anstataŭe transloĝiĝos al aŭstralio je la fino de julio ~ je la komenco de aŭgusto. Legi plu »
malfruan “feliĉan novjaron” al ĉiuj! longtempe mi ne ĝisdatigis.
la vojaĝo usonen kun la knabo dum la jarfinaj festotagoj estis bonege! mi ĝuis la vojaĝon tiom multe, ke mi ne volis reveni al japanio… ne pro malŝato de japanio, nek pro ŝatego de usono, sed pro malŝato de reveni al mia laboro. :/ *suspiras* sed mi ja revenis kaj jam komencis labori denove.
la antaŭan semajnon okazis 3-taga kongreso de partoprenantoj de la JET Program (la programon per kiu mi atingis mian laboron) en Kooĉio. estis diskutitaj multaj aferoj, unu el kiuj estis la temo de rekontraktado (denove signado de l-jara kontrakto). ni anoj de la JET Program devos decidi ĉu ni rekontraktos ekde la 5a de februaro. mi pensas, ke mi finfine decidis. Legi plu »
feliĉan Zamenhof/Esperanto-tagon!!! *brakumas Google-on*
bedaŭrinde taŭgan temon por ĉi-afiŝo mi ne povas elpensi… do verŝajne ĉi-afiŝo enhavos multe da nenio. mi supozas, ke bonus pripensi (laŭte por amuzigi vin k min mem) kial mi studas Esperanton k.s….? hmm… nu, unue mi skribu la bazaĵojn pri mia rilato(?) al Esperanto.
je la jaro 2003, kiel finjaranto de gimnazio, mi eksciis pri Esperanto serĉante novan lingvon, kiun mi povis eklerni. tiam mi jam studis la hispanan kaj ekis memstudi la japanan sed mi deziris paroli alilingve kiel eble plej rapide kaj do pacienco mankis al mi koncerne la japanan. ankaŭ scivolema estis mi koncerne alilingvojn. mi serĉis kaj prilegis multajn lingvojn antaŭ ol mi decidis eklerni Esperanton kaj tuj mi enamiĝis en ĝin. Legi plu »
土佐・龍馬ゆめ燈篭
“Tosa/Rjooma”-aj Sonĝaj Kandeloj
12/13/2009




rigardu la tuton @nighstar.net aŭ @Picasa
p.s.: jen mia unua sukcesa panoramo!
tro longe mi ne skribis ion en ĉi-blogo… mi pigras. okazis kelkaj aferoj ĉe mi ekde mia lasta afiŝo:
la koramiko alvenis japanie!
li alvenis je la 27a de nov. kaj restos kun mi ĝis feb. :)
ni eksciis, ke li suferas la alergion al katoj!
tio estas gravaĵo!!! ….nu, laŭ mi. tio vere estas bedaŭrindaĵo… :’(
mi aĉetis novan biciklon!
ĝi estas faldebla kaj flavega. ;) mi amas ĝin kaj pensas, ke kiam mi forlasos japanion, mi kunportos ĝin al ie ajn, kien mi decidos iri. <3
decembriĝis!
nun estas decembro kaj tio signifas, ke:
la aĉa sezono, kiu nomiĝas “vintro” estas 1/5e pasinta ĉe mi
nur restas 1 monato por mi decidi, ĉu mi denove daŭrigos mian laboran kontrakton. se mi daŭrigos ĝin, la kontrako daŭros ĝis aŭg. de la jaro 2011.
baldaŭ mi kaj la koramiko vojaĝos usonen!
mi unuafoje ĉeestis kunsidon de la esperanto-grupo de Kooĉio!
la pasintan lundon mi ĉeestis mian unuan kunsidon kun esperantistoj el Kooĉio. :) mi estis tre nervoza sed dankinde ĉio glate iris. malmultaj partoprenis la kunsidon, sed ĉiujn partoprenintojn mi jam konis pro la kongreso. malgraŭ tio, ni denove prezentis unuj la aliajn antaŭ la komenco de la kunsido. la plejparto de la kunsido estis studado/instruado el lernolibro de la “La unua kursolibro”. la lernolibro estas baznivela sed pro ĝi estas en kaj la japana kaj esperanto, ĝi estas bona studilo por mi. :) ĉiam mi sĉias, kiel diri esperantan vorton angle sed ne japane kaj male… plue, bonus al mi studi baznivelaĵojn denove. la instruisto studas esperanto dum 30~ jaroj kaj estas tre afabla. mi estas tre bonŝanca! :) la grupo kunvenas po 2 fojoj monate, tamen (bedaŭrinde) mi ne povos ĉeesti la venontajn 2 kunsidoj pro mia vojaĝo al usono. :(
alivorte, ĉio glate iras ĉe mi. :) mi klopodos ĝisdatigi ĉi-blogon pli ofte! kaj foti pli ofte…
parenteze, spektu “Mejzi la Muso”-n esperante!
rete spekti 5-minutan filmeton: http://www.youtube.com/watch?v=0P8nMDRpEKI
ttt-ejo por elŝuti la plenan filmon: http://javabog.dk/filmoj_en_esperanto/mejzi_spruc/LEGU_MIN.html