Kategoriaj Arkivoj: rilate esperanton

Esperanta Kinofestivalo: Kino Sen Limoj

ĉu vi estas kreema? ĉu vi havas ciferan fotilon aŭ kameraon? se vi respondis “jes” al la supraj demandoj, vi povas partopreni en la UNUA Esperanta Kinofestivalo! la kinofestivalo nomiĝas “Kino Sen Limoj” kaj ĝi okazos en São Paulo, Brazilio la 10an – 13an de julio. krom kinaj furoraĵoj, la kinofestivalo ankaŭ prezentas konkursan programon [...]

La 43a Esperanto-Seminario en Ĉibao

ĉi-matene mi revenis al Kooĉio de 4taga ferio en Tokio kaj Ĉibao. :] ĉi-semajno estas “Ora Semajno” en Japanio kaj do multaj homoj havas 5 tagoj de ferio. dum 3 tagoj el Ora Semajno okazis La 43a Esperanto-Seminario en Ĉibao, en kiu mi partoprenis. :] la Seminaro estis bonega! dum 3 tagoj okazis klasoj, fakkunsidoj, [...]

esperanta klavaro por “Android”!!

bonEGa novaĵo por uzantoj de “Android”aj poŝfonoj! finfine eblas tajpi esperantajn ĉapelitajn literojn poŝfone!!! “HO MIA DIO, BONEGE!!!”, ĉu ne? mi feliĉegas!! :D tamen atentu, ke la literoj estas tajpeblaj pere de programo neoficiala. Google ankoraŭ ne respondas al niaj petoj (sed ne perdu esperon pro tio!).

la estonteco… ktp.

al ĉiuj, kiuj respondis al mia lasta afiŝo: dankojn. <3 ĵaŭdon, mi donis la formularon pri rekontraktado al la superulo kaj do oficialigis, ke mi ne rekontraktos. mi malfeliĉas pro foriri Japanion, kompreneble, sed mi feliĉas pro la (plej grava) kialo. :) mi devos fari multon antaŭ aŭgusto, kiam mi foriros (inkluzive de viziti samideanajn [...]

feliĉan novjaron!

malfruan “feliĉan novjaron” al ĉiuj! longtempe mi ne ĝisdatigis.

la vojaĝo usonen kun la knabo dum la jarfinaj festotagoj estis bonege! mi ĝuis la vojaĝon tiom multe, ke mi ne volis reveni al japanio… ne pro malŝato de japanio, nek pro ŝatego de usono, sed pro malŝato de reveni al mia laboro. :/ *suspiras* sed mi ja revenis kaj jam komencis labori denove.

la antaŭan semajnon okazis 3-taga kongreso de partoprenantoj de la JET Program (la programon per kiu mi atingis mian laboron) en Kooĉio. estis diskutitaj multaj aferoj, unu el kiuj estis la temo de rekontraktado (denove signado de l-jara kontrakto). ni anoj de la JET Program devos decidi ĉu ni rekontraktos ekde la 5a de februaro. mi pensas, ke mi finfine decidis.

la 150a datreveno de L.L. Zamenhof

feliĉan Zamenhof/Esperanto-tagon!

bedaŭrinde taŭgan temon por ĉi-afiŝo mi ne povas elpensi… do verŝajne ĉi-afiŝo enhavos multe da nenio. mi supozas, ke bonus pripensi (laŭte por amuzigi vin k min mem) kial mi studas Esperanton k.s….? hmm… nu, unue mi skribu la bazaĵojn pri mia rilato(?) al Esperanto.

je la jaro 2003, kiel finjaranto de gimnazio, mi eksciis pri Esperanto serĉante novan lingvon, kiun mi povis eklerni. tiam mi jam studis la hispanan kaj ekis memstudi la japanan sed mi deziris paroli alilingve kiel eble plej rapide kaj do pacienco mankis al mi koncerne la japanan. ankaŭ scivolema estis mi koncerne alilingvojn. mi serĉis kaj prilegis multajn lingvojn antaŭ ol mi decidis eklerni Esperanton kaj tuj mi enamiĝis en ĝin…

RSS por afiŝoj RSS por komentoj