Monataj Arkivoj: June 2010

la operaco “Savu Testudon”

antaŭ 2 noktoj proksime je mia apartamento, mi (bicikle) kaj aliulo (aŭte) preskaŭ surveturis testudon! vere mi pensas, ke la kondukinto de la aŭto eĉ ne vidis la testudon, nur ege bonŝance ne ŝlin surveturis. mi eĉ ne vidis la testudon ĝis ŝli ekkuris senespere ĉirkaŭ 60cm antaŭ mi. kiam mi ĵus preteriris [...]

okazaĵoj multaj

ミサトTORII denove multe da tempo pasis ekde mia lasta blogaĵo. pardonon! lastatempe mi ĉiam estas okupata aŭ freneziĝanta pri io. :( multe okazas!

unue, mi finfine havas avibiletojn aŭstralien! :D mia horaro por forlasi japanion estas jene:

  • je la 13:20 la 23an de julio :: avios for de Kooĉio al Tokio
  • la 23am ~ la 26an :: restos en Tokio
  • je la 20:55 la 26an :: avios for de Tokio al aŭstralio
  • je la 11:15 la 27an :: alvenos al Brisbano!!! <333

skatoloj lastatempe mi okupiĝas pri pakado! nuntempe estas 6 skatoloj finpakitaj (plejparte plenigitaj per libroj, gazetoj ktp *ridas*) kaj ankoraŭ restas ĉ. 25% de miaj posedaĵoj por paki! la limtempo por pakado estas la 25an ĉi-monate ĉar mi forsendos la pakaĵojn je la 26a! fari ĉion sole tre malfacilas…. mi eĉ ne scias, kiel mi povos porti la tre pezegajn skatolojn malsupren 2 etaĝojn…. mi ne volas ĝeni iun alian per peti helpon, sed se mi ne petos kaj klopodos fari tion sole, vi verŝajne aŭdos nenion de mi longtempe pro mi restos hospitale. ^^;;

…..

RSS por afiŝoj RSS por komentoj