lastatempe mi okupiĝis pro katido, kiun mi trovis kaj alportis hejmen, sed antaŭ mi povas priskribi tion, mi devas priskribi mian situacion.
antaŭ mi venis japanie, mi havis du katojn, por kiuj mi devis trovi novajn hejmojn. laŭ japaniaj leĝoj, ne eblas mi kunporti aŭ importi katojn el usono en japanion. ekde mi venis al japanio, mi tutkore sentis la mankon de miaj katoj kaj denove deziris havi katon. nur unu afero ĉesigas min: la havado de katoj aŭ hundoj estas malpermesita en mia apartamento kaj la mastrino de la apartamento loĝas en la apuda bildo. mi jam priserĉis la aferon de la kunportado/eksportado de katoj el japanio kaj komprenas, ke mi ja eblas fari tion, do jes… nur estas unu kialo por ne havi katon.
krome, japanio havas gravan problemon de senhejmaj katoj. ĈIUTAGE mi rigardas senhejmajn katojn strate. foje ili ŝajne bonsanas sed pli ofte ili videble suferas. foje eĉ mi rigardas katojn, kiuj estas mortaj; ili estis transveturitaj aŭ mortis pro ia malsano. kiel amanto de katoj, rigardi ĉi tiujn aferojn ĉiutage dolorigas ege min… multe pli ofte ol unufoje mi volis helpi katon per kunporti ĝin hejmen, sed mi ne povis/ la pasintan mardon estis la unua fojo, ke tion mi faris.
la pasintan mardon estis forlasitan katidon ĉe unu el miaj mezlernejoj. mi skribis “forlasitan” ĉar estas tute memklara, ke ŝi antaŭe havis hejmon. multfoje mi aŭdis la krion de la katido dum la tago, sed mi penis malatenti ĝin, konante ke se mi trovis/vidis la katidon, ke mi ne povus forlasi ĝin. la aliaj instruistoj nenion faris kaj do finfine je la fino de la tago, mi serĉis al katidon.
kiam mi trovis ŝin en la envenejo de la lernejo, ŝi estis frosttremanta kaj verŝajne deprimita. zorge mi aliris ŝin kaj restis kun ŝi dum iom da tempo. mi debatis min mem ĉar ŝi ne povas resti kun mi hejme… sed aliuloj ne faris ion por ŝi. ŝi estis unu el la plej amantaj kaj karaj katoj, kiun mi iam konis. eĉ se aliuloj faris nenion, mi ne povis fari nenion.
mi ŝin kunportis hejmen. ĉi tiun nokton mi afiŝis peton rete por trovi novan posedanton, konante ke se mi ne tuj trovis novan pesedanton, ke mi neniam volus fordoni ŝin al iu.
la proksiman tagon ŝi tre malsaniĝis, do mi haste portis ŝin al besthospitalo. ŝi estis tro malpeza, malsatmorta, kaj ŝi ege laksis. dankeme, post du veturoj al la besthospitalo, ŝi tute resaniĝis. :] bedaŭrinde, mi malkovris, ke ŝi ne povas trinki lakton (ĝi malsanigas ŝin) kaj ankaŭ ŝi estas infektita de FIV. :[ ĉi tiu novaĵo malĝojigas, kompreneble, sed ne estas tute malbona. malsimila al HIV, multaj katoj, kiuj havas la infekton FIV ankoraŭ longe vivas sane, precipe se ili ricevas kuracadon. <3
mi tutkore deziris, ke ŝi kun mi restas… finfine post pli ol 2 jaroj de deprimo, soleco ktp pro manko de kato, mi havis bonegan katidon, kiun mi kore amis….. sed ne estis ebla. pro unu stulta leĝo, mi devis fordoni ŝin al aliulo. dankem(eg)e, mi eblis trovi alian amanton de katoj, kiu nepre tutkore zorgos ŝin. mi fordonis ŝin al la aliamanto je lundo….
almenaŭ mi eblis savi unu kato ĉi tie…
mi tutkore sentas la mankon de ŝi.


Mi kompatas kiel alia katemulo. Feliĉe mi loĝas en mia lando kaj havas mian katon. Ĝi estas blanka turka kato, mi elmetas fotojn en vK.com kaj Ipernity foje.
saluton. :] mi trovis vian konton en Ipernity… via kato ja estas belega. :]