la pasintan vendredon, interesa afero okazis ĉe la lernejo, kie mi instruas vendrede. unue, informeto pri la lernejo: ĝi nomiĝas Namegawa. ĝi estas tre malgranda lernejo en la montoj nordaj de Kochi. vere, unu bildo enhavas du lernejojn: bazlernejo Namegawa kaj mezlernejo Namegawa. la tuta bazlernejo nur havas 21 studantojn kaj la tuta mezlernejo nur havas 23 studantojn. ĉi tiu lernejo estas unu el la plej malgrandaj lernejoj, kie mi instruas.
iel, la pasintan vendredon ambaŭ la lernejoj kune iris tre foooor en la montojn (eĉ pli for ol la lernejo ĝi mem jam estas *ridas*) al rizejo por rikolti rizo(j)n. :3 mi ne asistis, mi nur rigardis kaj fotis kaj babilis kun studantoj… ^^;; bedaŭrinde, mi ne kunhavis taŭgan fotilon, mi nur havis mian poŝfonon… sed jen, kelkajn fotojn:

(klaku la foton)
ankaŭ, kelkajn monatojn antaŭe, estis alia okazo interesa ĉe Namegawa. ambaŭ la lernejoj kune plantis zingibrojn kaj alian planton. je tiu tago, mi kunportis mian fotilon lerneje ĉar mi faris tian afiŝon, kio nomiĝas angle “ADIML (A Day In My Life/Tago En Mia Vivo)”… ADIML = oni fotas sian tutan tagon kaj poste afiŝas la fotojn en sia blogo. alivorte, se oni faras ADIML, oni fotas ion kaj ĉion ekde vekado ĝis enlitiĝado. ekzistas regulojn/etiketo por ADIML, se mi ne priskribos tiojn… ^^;; iel, se vi deziras rigardi la fortojn, kiujn mi fotis je tiu tago (fotojn de Namegawa ktp), klaku la suban ligilon. bedaŭrinde, la priskriboj en la afiŝo nur estas angle.


Ankoraŭ neniuj komentoj