vere, ili ne plaĉas al mi… dimanĉo signifas la komencon de nova semajno kaj nova semajno = 5 tagoj da laboro denove. mi malŝategas labori. kompreneble, ĉiu malŝatas labori almenaŭ iomete (ĉu ne?), mi nur volis plendaĉi… denove… kiel mi kutime faras. morgaŭ mi instruos 5lernjarajn studantojn ĉe bazlernejo pri “sportoj en la angla”… mi jam instruis la saman lecionon centfoje al aliaj studantoj… *suspiro*
iel, nun mi plorplendaĉos pri io alia.
mi (aĉe) lernis kaj uzis esperanton tute ne daŭre dum la pasintaj 6 jaroj kaj dum tiom da tempo neniam mi voĉparolis esperanton. mi tute kaj komplete ne povas ĝuste elparoli esperanton, kaj efektive tute kaj komplete ne povas paroli esperanton. nur mi povas skribi ĝin.
ĉiam mi estas konscia pri ĉi tiu fakto, sed mi forte sentis mian mankon de kapableco esperanta la pasintan nokton, kiam mi unufoje ludis la ludon “Dua Vivo” kaj renkontis esperantistojn, kiuj bonege voĉbabilis kune. aliflanke, mi, kiu ankaŭ mankas kapablecon rilate al aŭskultado, eĉ ne povis kompreni la tutan konversacion. mi sentis min kiel komencanto denove… :(
…sed mi havas kialon por kial mi neniam voĉbabilis esperante antaŭe! jes, mi havas kialon… aŭ ĉu pli bonus diri “ekskuzo”? ne… estas kialo. la kialo estas, ke vere ne plaĉas al mi voĉbabili, ne gravas en kiu lingvo. mi supozas, ke oni povus nomiĝi min “sinĝena”…………. feliĉe, mi povas multe ekzerci mian japanan lingvon ĉiutage ekster la reto, sed esperanton…. mi devas venki mian sinĝenon.
se tio eĉ eblas.[/plorplendaĉo]


Ĉu vi ne povas ŝanĝi laborlokon?
mi ne povas ŝanĝi laborlokon, sed mi pensas, ke mia malŝatego de laborado rilatas al la laboro ĝi mem. :/