ĉi-sube estas hazarda skribo pri aferoj rilate al la angla lingvo:
mia koramiko (kiu loĝas aŭstralie kaj baldaŭ venos al japanio, jaj! *dancas feliĉe*) kaj mi ofte ŝercas kune pri la malsamoj de nia angla lingvo. foje li uzas vorton/esprimojn, kion mi kutime ne uzas kaj inverse, foje mi uzas vorton/esprimojn, kion li kutime ne uzas. eĉ estis unu fojo, kiam li uzis vorton, kion mi neniam antaŭe aŭdis kaj tute ne komprenis! malgraŭ la fakto, ke ni ja parolas la saman lingvon kaj do ja povas komuniki al unu la alian, ankoraŭ estas amuzoj kaj “aventuroj” rilate al komunikado.
mi feliĉegas pri tio. :) eĉ kiam ni ne akordas pri kiel oni diru ion ktp.
alia afero, kiu rilatas al ĉi tio estas angla lingva edukado en japanio , do mi (ete) priskribos tion.
en la plejmulto de publikaj lernejo de japanio, la angla lingvo de usono estas la angla, kiu estas instruata. eĉ la lernolibroj, eĉ la KDoj ofe enhavas nur usonan anglan lingvon. kompreneble tio kaŭzas problemojn, ne nur por lernantoj sed ankaŭ por asistaj instruistoj kiel mi mem.
asist-instruistoj de la angla venas japanie de diversaj landoj kaj tiale ne ĉiuj asist-instruistoj parolas usonan anglan. malgraŭ tio, ĉiuj asist-instruistoj ofte devas instrui la lernolibrojn, KDojn ktp laŭvorte. krome, foje asist-instruistoj estas petita instrui/diri pri ferio, eĉ kiam la petita ferio ne kutime estas festita en la lando de la asist-instruisto (ekz. Halovino). kiam mi parolas kun aliaj asist-instruistoj ĉi tie, kiuj ne estas usonanaj, mi ofte ricevas la impreson, ke multaj homoj ĉi-lande estas sensciaj pri malsameco inter angleparolantaj landoj…
mi ja scias, ke tio estas iomgrade komprenebla, sed… tio vere aĉas por asist-instruistoj. vere, se mi povus skribi ĝin, mi skribus la suban leteron al japanio.
kara japanio,
LA ANGLA LINGVO, KIU ESTAS PAROLATA EN DIVERSAJ LANDOJ, ESTAS NE LA SAMA ĈIE.
NEK ESTAS KUTIMOJ.
LA ANGLA LINGVO DE USONANOJ ESTAS NE PLI BONA OL LA ANGLA LINGVO PAROLATA ALIE.
PARENTEZE, NE PENSU, KE VI SCIAS A AŬ Z PRI LA KUTIMOJ AŬ LINGVO DE USONO.korajn dankojn,
~ Anonimulo
parenteze, eĉ unufoje la asista estro de mezlernejo, kie mi antaŭe instruis, petis min surbendigi mian legadon, por ke studanto povu praktiki sian elparolon por konkurso. tamen, la nuna asist-instruisto de tiu mezlernejo, kiu estas de skotlando, jam surbendigis sian legadon por la sama kialo. la asist-estro decidis, ke la elparolo de la skotlanda asist-instruisto ne bonus por la konkurso ĉar ŝi pensis, ke verŝajne la juĝantoj de la konkurso pli ŝatus usonan elparolon.
tio aĉegas, laŭ mi.


Ankoraŭ neniuj komentoj