mi <3as muzikon

la pasintan semajnfinon mi veturis al Tokjo por ĉeesti muzikfesto. :) ĝi nomiĝis “V-Rock Festival ‘09″ kaj ĝi temis pri ĝenro de japana rok-muziko, kio nomiĝas “viĝuaru-kej” (= “vida stilo”). pli ol 50 bandoj/muzikistoj ludis/kantis dum 2 tagoj de festado– ĝi estis mirindega!! :D estis mia unua fojo ĉeesti tian grandegan eventon kaj estis nur mia dua fojo veturi al Tokjo (la unua fojo ankaŭ estis por ĉeesti muzikan eventon *ridas*). ĝi vere estis bonega… kiel vidi multajn koncertojn, unu tuj post alia tuj post alia… mi povis aŭskulti kaj vidi multajn bandojn/muzikistojn, kiujn mi ne antaŭe aŭskultis/konis.

ĝi memorigis min denove pri mia deziro mi mem ludi instrumenton… *suspiro* sed mi havas nek la scion nek la kapablecon por ekludi instrumenton. :( se mi povus ludi instrumenton, mi ludus sintezilon. mi tre envias iun, kiu povas ludi ĝin… :’( se mi povus ludi sintezilon, mi kreus muzikon kaj angle kaj esperante! :D ….sed nur se mi ankaŭ povus trovi kantiston, ĉar mi tute ne eblas kanti. (^^;)

Ankoraŭ neniuj komentoj

Afiŝi Komenton

Ankaŭ eblas aboni sen komentado.

RSS por afiŝoj RSS por komentoj