kiel bonas nomi “dreadlocks” esperante?

ŝajnas, ke tiu demando ne estas nova (unuafoje demandita) demando inter esperantistoj… kiam mi priserĉis ĝin, pri kiel “dreadlocks” nomiĝas esperante, mi trovis kelkajn proponojn, sed mi ne tute kongruas kun ili… ĉi tiu diskuto estas la plej interesa, kiun mi trovis: http://groups.yahoo.com/group/esperanto-l/message/46676

nek “felthararo/feltharoj” nek “rastahararo/rastaharoj” ktp plaĉas al mi, sed nuntempe mi ne skribos la kialojn pro lacego. “dredloko(j)” ŝajnas bone al mi, sed mi komprenas, ke tia vorto ne plaĉos/as al ĉiuj. ĝi devenas la anglan kaj do ne estus “vera” esperanto, sed eĉ kelkaj alilingvoj uzas la anglan “dreadlocks” aŭ simila, ĉu ne…?

bone, eble mi kreos mian propran vorton por ili. kompreneble, ĝi devos esti facile komprendita de ĉiuj KAJ taŭga. tio malfacilas.

3 Komentoj al “kiel bonas nomi “dreadlocks” esperante?”

  1. Ĉu vi vidis la diskuton ĉi tie?:
    http://vortaro-blogo.blogspot.com/2009/02/dreadlocks.html

    Kaj mi rekomendas la vortaron de Sonja por trovi tradukojn por modernaj aŭ alternativaj vortoj: http://vortaro.kisa.ca
    Oni povas, per la retejo, rekomendi tradukojn (aŭ tradukindajn vortojn) por la vortaro.

    • dankon. :) jes, mi jam vidis tiun diskuton. feliĉas mi, ke la vortaro de Sonja enhavas “dredlokoj”n. <3

      dankon pro la ligilo kaj rekomendo. :) mi ekuzos ŝian vortaron pli ofte.

  2. Don

    Mi mem (kaj ŝajne ankaŭ aliuloj) nomas ilin dredlokoj

Afiŝi Komenton

Ankaŭ eblas aboni sen komentado.

RSS por afiŝoj RSS por komentoj