la 10a Esperanto-kongreso en ĉugoku kaj ŝikoku

do… ĉi-semajnfine mi travivis mian unuan esperantan eventon. mi pensis, ke mi certe mortus pro honto ktp, sed… ankoraŭ mi vivas. mirinda afero estas tio, vere. la afero (= la kongreso) estas tre priskribinda, sed mi ne scias tion, pri kio mi unue skribu.

hmmm…

nu, unue, “ĉugoku” kaj “ŝikoku” estas du el la plej sudaj regionoj de japanio kaj ĉiujare okazas kongreso en iu urbo de tiuj du regionoj. esperantistoj, kiuj loĝas en la du regionoj (kaj foje tiuj, kiuj loĝas alie) kunvenas por esperantumi. ĉi-jare la kongreso okazis en la urbo Koĉi/Kooĉi/高知/ktp en la parto de la urbo, kio nomiĝas Kaĉurahama/桂浜. mi tute hazarde eksciis pri la kongreso per ttt-ejo kaj petis partopreni ĝin preskaŭ tro malfrue, sed mi ja partoprenis ĝin kaj mi tre ĝuis ĝin (tamen mi ja estis mortonta kelfoje :’(). la kongreso okazis de la postmeztago de la 21a ĝis la postmeztago de la 22a kaj ĉirkaŭ 33 esperantistoj partoprenis, el kiuj kelkaj estis de aliaj regionoj de japanio. :) mi kaj unu el la prelegantoj (kiu estas de barato) estis la nuraj eksterlandanoj.

je la unua tago estis bankedo, kantado, aŭkcio kaj babilrondo. mi fotis nur kvar fotojn uzante mian poŝfonon (kaj Toycam-programo, per kiu la koloroj de la fotoj estis ŝanĝitaj)… pardonon pro tiuj malbonaj fotoj. la dua tago mi kunportis fotilon por plu foti. vi povas rigardi ĉiujn fotojn ĉi tie: [ klaku! ] je la dua tago estis tri prelegoj kaj fine tempo por d&r (demandoj kaj respondoj) kun la prelegantoj. kompreneble ankaŭ estis tempo por tagmanĝi (rigardu la bongustega-aspektantan foton ;)).

ĉiam mi klopodis paroli esperante kaj ĉiam mi fuŝe, aĉe parolis ĝin…. sed mi ja klopodis! :’( estis tre malfacile pro diversaj kialoj…

  • mi estis, kiel oni dirus angle, “forblovita” (= mirigita kaj tiale stuporigita) pro la bonega esperanto de aliaj.
  • mia espernato aĉas for de klavaro/papero kaj vortaro.
  • miaj pensoj estis/estas miksaĵo de tri lingvoj.
  • ktp

mi penas, ke verŝajna alia kialo estas, ke la plejmultaj partoprenantoj estis japanoj… kaj ĉiam mi senpense parolas japane al japanoj kiam mi ne instruas la anglan. kutimo, kiu malhelpis min… homoj parolis al mi japane, angle kaj esperante, sed mi rimarkis, ke kiam iu parolis al mi esperante, ofte mi pripensis respondon japane (ne angle) kaj pro tio, ofte la ordo de miaj vortoj fuŝis ĉar la ordo de vortoj en la japana malsamas ol en esperanto…….. la vortoj forlasis la buŝon antaŭ mi povis ordigi aŭ gramatikigi ilin…. ← ĉu tio fuŝa esperanto eĉ estas komprenebla…???

iel… je la dua tago, finfine mi ekparolis esperanton iomete pli bone… nur iomete. sed ĝuste kiam mi ekparolis kaj ekkomprenis esperanton pli bone, la kongreso jam estis preskaŭ finita… :( ĉiam estas tiele, ĉu ne…? *suspiro* eble mi renkontos tiujn esperantistojn denove, iam. mi ja akiris la kontakt-informojn de iuj…

parenteze, ŝajnas, ke estas malgranda esperanto-grupo en Koĉi, kiu kunvenas dufoje en monato. antaŭ pli ol du jaroj mi ekloĝis ĉi tie kaj neniam ĝis nun mi eksciis ion… ve. nu, kompreneble mi aliĝos la esperanto-grupon de Koĉi. :p ho, ankaŭ mi eksciis, ke estas “esperanta domo” de esperantista geedzo en Hiroŝima! kaj estas instruistino de esperanto, kiu loĝas en Osaka! mi devos kontakti ilin. :) kaaaaaaaaajjj en oktobro de 2010 okazos la 97a japana Esperanto-kongreso en mia plej ŝatata urbo Nagasaki. :) se mi ankoraŭ loĝas japanie, mi partoprenos ĝin kaj la venontan kongreson en ĉugoku kaj ŝikoku. <3

mia unua fojo partopreni en esperanta evento estis streĉiga sed agrabla. espereble venontaj fojoj (kaj ili ja estas “venontaj”!!!) estos malpli streĉigaj kaj eĉ pli agrablaj.

7 Komentoj al “la 10a Esperanto-kongreso en ĉugoku kaj ŝikoku”

  1. Max

    ha!! bonege! mi vidis vin tie, en la grupa foto, hahaha. bonega sperto!

  2. Rick Miller

    Gratulojn!! :)

    Ĉu vi nun sentas pli “ene” en la familio?

  3. Mi ĝojas ke vi ne mortis pro la kongreso. :-)

  1. Tweets that mention la 10a Esperanto-kongreso en ĉugoku kaj ŝikoku | verdeskribitaj sensencaĵoj -- Topsy.com
  2. pigreco!!! | verdeskribitaj sensencaĵoj
  3. la 150a datreveno de L.L. Zamenhof | verdeskribitaj sensencaĵoj
Afiŝi Komenton

Ankaŭ eblas aboni sen komentado.

RSS por afiŝoj RSS por komentoj