feliĉan Zamenhof/Esperanto-tagon!!! *brakumas Google-on*
bedaŭrinde taŭgan temon por ĉi-afiŝo mi ne povas elpensi… do verŝajne ĉi-afiŝo enhavos multe da nenio. mi supozas, ke bonus pripensi (laŭte por amuzigi vin k min mem) kial mi studas Esperanton k.s….? hmm… nu, unue mi skribu la bazaĵojn pri mia rilato(?) al Esperanto.
je la jaro 2003, kiel finjaranto de gimnazio, mi eksciis pri Esperanto serĉante novan lingvon, kiun mi povis eklerni. tiam mi jam studis la hispanan kaj ekis memstudi la japanan sed mi deziris paroli alilingve kiel eble plej rapide kaj do pacienco mankis al mi koncerne la japanan. ankaŭ scivolema estis mi koncerne alilingvojn. mi serĉis kaj prilegis multajn lingvojn antaŭ ol mi decidis eklerni Esperanton kaj tuj mi enamiĝis en ĝin.
al mi, Esperanto estas unu el la plej belaj lingvoj por diversaj kialoj sed ĉefe lingvistike. studante lingvistikojn universitate, mi denove enamiĝis en Esperanton sed por malsamaj kialoj ol antaŭe. mi ne klarigos tiujn kialojn ĉar ili estas tro malsimplaj eĉ al mi kaj vere ili ne gravas. iu ajn, kiu legas ĉi-afiŝon verŝajne jam konas la belegecon/bonegecon de Esperanto, ĉu ne? ;) mi do lernas kaj uzas Esperanton ne ĉar ĝi estas internacia lingvo, nek ĉar ĝi estas facile lernebla ktp. anstataŭe mi lernas kaj uzas ĝin ĉar tio faras al mi grandan plezuron. :)
malgraŭ tio, ke mi eklernis Esperanton antaŭ 6 jarojn, ankoraŭ mi sentas min eterna komencanto… malgraŭ tio, ke ĝi faras al mi grandan plezuron, dum la 6 pasintaj jaroj mi cesis uzi Esperanton longtempe 2-foje pro mi estis okuata rilate al aliaĵoj. tiale 2-foje multe malboniĝis mia Esperanto. :( mi klopodos diligentigi min rilate al Esperanto por ke mi ne ripetu la pasintecon. eble iam mi povos nomi min “lingvisto” aŭ “Esperantisto” senhonte.
la pasintan monaton mi havis kelkaj unuaj spertoj koncerne Esperanton:
- mi unuafoje voĉbabilis Esperante pere de la ludo “Dua Vivo”.
- mi unuafoje partoprenis eventon Esperantan.
- mi unuafoje partoprenis kunveno de la Esperanto-Societo de Kooĉio.
- mi unuafoje (oficiale) aliĝis Esperantan organizon.
vere estas bedaŭrinde, ke mi nur lastatempe havis tiujn ĉi spertojn sed finfine mi havis ilin! mi esperas, ke tiuj spertoj estos nur la unuaj el multaj venontaj. :)
postmorgaŭon mi veturos pli ol 15-horojn al usono…! PLI OL 15-HOROJN! estus bedaŭrinde se tiom (tro) multon da tempo mi ne uzus por studi Esperanton, ĉu ne…? ;) mi kunportos miajn e-lernolibrojn, e-legolibrojn ktp kaj klopodos studi/legi kiel eble plej multe! post iom da tempo miaj okuloj eble eksangos, sed tio ne gravas…! ankaŭ dum mia restado en usono (= 3 semajnoj) mi ankaŭ klopodos studi/legi kiel eble plej multe. espereble mia esperanto estos plibonigita kiam mi reveturos japanien. :) tioj estas miaj celoj por la resto de la jaro (+ ne elspezi tro multe da mono usone!!).
koncerne Esperanton, miaj novjaraj celoj estas la jenaj:
- neniam cesi uzi Esperanton.
- studi Esperanton almenaŭ po 1 tago semajne.
- daŭre ĝisdatigi ĉi-blogon.
- kuraĝiĝi por voĉbabili pli ofte (kaj Esperante kaj alilingve).
- kutimigi legadon de Esperantaj libroj, ttt-ejoj ktp.
- atingi almenaŭ mezaltan nivelon de Esperanto ĝis la fino de 2010.


Ankoraŭ neniuj komentoj