malfruan “feliĉan novjaron” al ĉiuj! longtempe mi ne ĝisdatigis.
la vojaĝo usonen kun la knabo dum la jarfinaj festotagoj estis bonege! mi ĝuis la vojaĝon tiom multe, ke mi ne volis reveni al japanio… ne pro malŝato de japanio, nek pro ŝatego de usono, sed pro malŝato de reveni al mia laboro. :/ *suspiras* sed mi ja revenis kaj jam komencis labori denove.
la antaŭan semajnon okazis 3-taga kongreso de partoprenantoj de la JET Program (la programon per kiu mi atingis mian laboron) en Kooĉio. estis diskutitaj multaj aferoj, unu el kiuj estis la temo de rekontraktado (denove signado de l-jara kontrakto). ni anoj de la JET Program devos decidi ĉu ni rekontraktos ekde la 5a de februaro. mi pensas, ke mi finfine decidis.
mi denove rekontraktos, sed ĉi-foje estos la fina. tio signifas, ke mi restos en japanio dum 4a jaro, kiu estos mia fina jaro. mi forlasos ĉi-laboron k japanion je aŭgusto 2011. post tio, mi iros al aŭstralio por kunvivi kun la knabo kaj eble studos universitate denove.
ankaŭ mi (eble) decidis alian gravaĵon: laŭ mia kontrakto, mi ne rajtas havi katojn aŭ hundojn en mia apartamento , sed mi decidis, ke mi ne plu prizorgos tiun regulon dum mia fina jaro. mi aĉetos katon post vojaĝado al aŭstralio ĉi-aŭguste (je la komenco de mia fina jaro) kaj kunportos la katon al aŭstralio kiam mi forlasos japanion je aŭgusto 2011. mi jam havis muuuuulte da tempo por pripensi ĉi tion kaj ankoraŭ havos multe da tempo, sed jam mi scias kian katon mi aĉetos (Russian Blue aŭ Devon Rex) kaj de kie mi aĉetos ĝin! 8)
iel, ŝanĝi la temon, mi ricevis internacie uzeblan Kindle (legilon de elektronikaj libroj) usone kaj ekrimarkis, ke estas malgranda sumo de esperantaj libroj en la vendejo de Amazon. sed dankinde (EGE dankinde) mi trovis apartan ttt-ejon, kie elŝuteblas pli ol 40 e-librojn por Kindle!!! <3333333 mi estas ege dankema pro la Projekto Gutenberg!
JEN! Projekto Gutenberg
ho! parenteze, mi alŝutos kaj afiŝos fotojn de la vojaĝo poste.


Saluton kaj gratulojn okaze feliĉan novjaran vojaĝon ktp. :)
Krome, dankon pro la ligilo al Projekto Gutenberg!