decidoj

denove mi ne ofte ĝisdatigas… kaj denove multe okazis! pri kiu(j) okazaĵo(j) mi skribu?

nu… en la pasinta afiŝo mi skribis, ke mi finfine decidis pri rekontraktado. nu… post muuulte de diskutado pri rekontraktado kun mia koramiko, mi decidis… ke mi NE rekontraktos. mi ne restos en japanio dum 4a jaro kaj anstataŭe transloĝiĝos al aŭstralio je la fino de julio ~ je la komenco de aŭgusto.

la decido estis ege malfacila… japanio ja plaĉas al mi kaj mia laboro bone pagas… sed mia laboro ege ne plaĉas al mi kaj ĉiam mi sentas la mankon de mia koramiko. plue se mi transloĝiĝos al aŭstralio, estos verŝajne, ke mi ne trovos bonan laboron tie. malgraŭ tio, mi finfine povos kunloĝi kun la koramiko kaj tio estas pli grava, ĉu ne. verŝajne ĉiam mia laboro ne plaĉos al mi, sed almenaŭ mi estos feliĉa hejme.

la pasintan semajnon mi kaj la koramiko serĉis vizon, per kiu mi povos eniri kaj loĝi en aŭstralio. estis tre streĉiga kaj malsimpla afero… unue ni decidis, ke mi proponu min por “kunula vizo” (vizo por geamantoj, kiuj ankoraŭ ne edziĝis aŭ por samseksaj geamantoj). la vizo, kiu bonegas por nia situacio sed por sin proponi por tiu vizo, la geamantoj devis kunloĝi dum almenaŭ 1 jaro kaj pruvo de tio bezonos. ĉar ni loĝas en apartaj landoj kaj neniam kunloĝis dum 1 jaro, kompreneble ni ne havas la bezonotan pruvon…

ŝajnis, ke la sola espero por eniri kaj loĝi en aŭstralio estis tiu vizo, sed dankINDe post 1 semajno de serĉado ni trovis alian vizon! mi malprave pensis, ke neniuj landoj donus al usonano “labora-feria vizon” (vizo por ferii kaj laborii alilande dum antaŭdecidita tempo), sed almenaŭ 1 lando JA tion faras! por usonanoj haveblas vizo, per kiu oni povas resti aŭstralie kaj labori preskaŭ senlima dum 1 jaro! ni do decidis, ke mi proponos min por ĉi tiu vizo! kaj dum mi loĝos aŭstralie per tiu vizo, ni kolektos la bezonotan pruvon kaj 1 jaro poste min proponos por la “kunula vizo”!

kia feliĉega kaj malstreĉiga mi estas!

post 2 tagoj (ĵaŭde) la formularon mi donos al mia superulo kaj estos oficiala. mi foriros japanion.

Unu komento al “decidoj”

  1. max

    uoaaa! tre bona vizo!! unu jaron! tiu estas tre bona afero. mi esperas, ke ĉio bone iru!

Afiŝi Komenton

Ankaŭ eblas aboni sen komentado.

RSS por afiŝoj RSS por komentoj