la estonteco… ktp.

al ĉiuj, kiuj respondis al mia lasta afiŝo: dankojn. <3 ĵaŭdon, mi donis la formularon pri rekontraktado al la superulo kaj do oficialigis, ke mi ne rekontraktos. mi malfeliĉas pro foriri Japanion, kompreneble, sed mi feliĉas pro la (plej grava) kialo. :) mi devos fari multon antaŭ aŭgusto, kiam mi foriros (inkluzive de viziti samideanajn amikojn japanie ;).

tiale, nun mi klopodas plani vojaĝadon ktp por la resto de mia tempo japanie. vojaĝado al Aŭstralio de la 27a de marto ĝis la 6a de aprilo jam estas planita. mi havos 3 feriojn dum la 20a ~ 22a de mardo, do mi pripensas vojaĝi al Hiroŝimo. tie mi povos viziti la Hiroŝima Esperanto-Centro kaj la Pacmemorigan Muzeon. :) dum la 1a ~ 5a de majo okazos “Ora Semajno” (ĉiujare okazanta grupo de festotagoj) kaj je la 2a ~ 4a okazos esperanto-seminario en Ĉibo (proksime al Tokio). mi pripensas partopreni, sed tiam estos la lasta fojo, kiam mi povos vojaĝi for de Kooĉio pro laboro… antaŭ ol mi foriros Japanio, mi tre volas vojaĝi al Okinaŭo… :( kien mi iru?! ankaŭ gravas sparado de mono, hmmm…

lastatempe mi partoprenas kunvenojn de la Esperanto-Asocio de Kooĉio kaj povis (voĉe) paroli esperanton pli ofe ol iam ajn antaŭe. mi pensas, ke mia elparolita esperanto pliboniĝas iomete post iomete… tamen, mi ankoraŭ hontas pro mia malbona elparolo. :/ nuntempe mi pensas pri aliĝi al esperanto-grupo en Brisbano (kien mi transloĝiĝos). ĉu iuj legantoj scias pri la stato de la esperanto-movado en Aŭstralio? precipe en Brisbano aŭ Kvinslando. dankon anticipe!

ha! kaj ankaŭ ol mi forgesos: bonvenoj al novaj legantoj el Esperanto.com, kie mi ekde nun afiŝas la afiŝojn el mia blogo “verdeskribitaj sensencaĵoj”! al tiuj, kiuj ankoraŭ ne konas Esperanto.com, ĝi estas nova (beta-versia) esperanto-komunumo al kiu mi invitas vin aliĝi! kiam vi aliĝas, bonvolu inviti min al via listo de amikoj. :)

bone, mi finigu ĉi-afiŝon kaj desegnu ion por la sekva afiŝo.

Ankoraŭ neniuj komentoj

Afiŝi Komenton

Ankaŭ eblas aboni sen komentado.

RSS por afiŝoj RSS por komentoj