pardonon pro ne antaŭlonge! mi havas multajn aferojn pri kiu mi volas skribi, sed mi ne havas tempon por fari tion nun! morgaŭ matene mi vojaĝos Aŭstralien kaj jam estas la 1:07atm, do mi devas tuj enlitiĝi zzzzzzz……….. sed unue, mi volas afiŝi miajn fotojn el Okinaŭo, al kiu mi vojaĝis la pasintan semajnfinon!
ĉi-sube estas 1 foteto el ĉiu de la 18 subaroj en mia fotaro pri Okinaŭo. oni povas rigardi ĉiujn fotojn en la fotaro ĉi tie. aŭ, se vi estas tro pigra okupata por rigardi la BONEGAN fotaron, vi povas klaki la subajn fotojn por rigardi nur ilin.
NOTU: la titoloj/priskriboj en la fotaro estas nur anglaj, sed esperantaj titoloj kaj ankaŭ ligiloj al la subaroj de la fotetoj en la fotaro videblas per klaki la subajn fotetojn.




















Cxiam mirigas min kiel ordinara vivo por iuj, estas eksterordinara pir aliaj
ja, tio mirigas ankaŭ min. :)
dankon multe pro rigardi la fotojn kaj komenti. :)
Ĉu mi povas sugesti ion al vi?
Se jes, jen:
Via blogo estas tro verda, eble ĝi fariĝos pli bela se vi uzus nur detalojn verdajn (ne la tuta fono verda). Tiel, mi emus reviziti vin ofte.
Tamen, tio estas nur sugesto :-)
dankon pro la sugesto, sed la verdeco de la blogo plaĉas al mi…. hmmm… sed nun mi estas scivolema pri ĉu aliaj homoj ankaŭ same opinias kiel vi.