tien kaj reen

denove mi ne ĝisdatigis delonge. :/ mi estas aĉa blogisto.

multe da aferoj okazis dum mia neskribado. unue, mi vojaĝis al Okinaŭo (Japanio) kaj Brisbano (Aŭstralio)! se vi ankoraŭ ne vidis la fotojn, kiujn mi fotis en Okinaŭo, jen!! mia vojaĝo al Okinaŭo estis bedaŭrinde mallonga (nur 3taga), sed mi tute ĝuis ĝin. :) estis multe da unikaj manĝaĵoj bongustegaj, historiaj lokoj kaj tradicioj interesaj. se mi povos, mi denove iros tien iutage. :) mi kore rekomendas al ĉiuj, ke vi vizitu Okinaŭon ĉar mi eĉ ne povas ĝuste diri kiel bonega ĝi estas.

en Brisbano mi faris neniom da la aferoj, kiujn vojaĝantoj kutime faras dum vojaĝado. mi pasigis la tutan 1 1/2ajn semajnojn kvazaŭ mi jam tie loĝis. kial? ĉar mi devis fari multe! sed antaŭ ol mi povas diri pri tion, kion mi faris, mi devas diri, ke ĉirkaŭ 2 semajnoj antaŭ ol mi vojaĝis al Brisbano la koramiko (David), lia fratineto kaj ŝia amikino trovis kaj ekluis 4 ĉambran ludomon. en tiu ludomo mi restis dum la vojaĝo kaj en tiu ludomo mi loĝos kune kun ili (David, lia fratineto kaj ŝia amikino) kiam mi forlasos Japanion. :)

ili transloĝiĝis en la ludomon ĝuste antaŭ ol mi alvenis, do kiam mi restis tie mi helpis al ili aranĝi aĵojn en la domo ktp. pli grave, mi kaj David kune aĉetis kaj aranĝis aĵojn en nia ĉambro, kiu estas duoble pli granda ol mia nuna apartamento en Japanio! :D la ludomo ĝi mem estas tre granda kaj bela. aliajn aferojn mi ankaŭ faris. ekzemple, mi veturis kun David al lia universitato (la Universitato de Kvinslando), kie mi deziras studi estontece kaj mi ankaŭ ekis konton ĉe banko. :) mi ankaŭ iomete trarigardis reklamojn pri laboro… mi ankoraŭ ne scias, kian laboron mi faros en Aŭstralio… sed espereble mi povos trovi neaĉan laboron… :/

ha, kaj ankoraŭ restas unu afero gravega pri la ludomo: katoj. en la reklamo pri la ludomo estis nenio pri bestoj, do mi ne scias, ĉu mi povos havi katon…. :’( David sugestis, ke ni petu al la posedanto de la domo kelkaj monatoj post ekluo, do mi petos (= petEGos) pri havi katon post mia transloĝiĝo. deziru al mi ŝancon, mi petas. :’((

iele, mi jam afiŝis kelkajn fotojn pri la ludomo en mia angla blogo. jen! [ klaku ] atentu, ke la lastaj fotoj, en kiuj videblas bluaj muroj = la ĉambroj de mi kaj David. :]

post mia reveno al Japanio mi streĉis kaj streĉis kaj streĉis pri akiri vizon aŭstralian. pensante, ke mi bezonis pruvon pri havi sufiĉe da mono por mi subteni min mem en Aŭstralio (laŭ la Aŭstralia registaro, tio = almenaŭ $5,000 AUD), mi klopodis ŝpari multe da mono antaŭ ol sendi vizan petilon. post monatoj de kolektado de la bezonotaj dokumentoj, mi finfine havis ĉion, kiun mi bezonis…. krom mono kaj pruvo, ke mi ĝin havas. eventuale mi iĝis malpacienca kaj serĉadis rete manieron por min proponi por vizo nehavante $5,000 AUD. finfine mi eksciis, ke oni povas uzi la kreditan limon de sia kreditkarto kiel pruvo de mono kaj bonŝance mi havas KKon kun tia limo. :) do mi finfine sendis la vizan petilon rete pere de la paĝaro de la Aŭstralia registaro………. kaj mi ricevis rezulton tuje!

MI GAJNIS LA VIZON!!!! :DDDDD

mi nun rajtas loĝi kaj labori en Aŭstralio dum 1 jaro! :) la nura kondiĉo estas, ke mi ne rajtas labori en la sama kompanio dum pli ol 6 monatoj. do kiam mi laboros por kompanio A dum 6 monatoj, mi devos forlasi tiun kompanion kaj trovi novan. ĝi estas aĉa kondiĉo, sed *ŝultrolevas*. post unu jaro la vizo finiĝos kaj mi devos akiri alian, pli malfacile akireblan vizon, sed tiam estas tiam kaj nun estas nun! mi devas enfokusigi la atenton je la nuno. nun mi devas pretigi min por transloĝiĝi. :]

Ankoraŭ neniuj komentoj

Afiŝi Komenton

Ankaŭ eblas aboni sen komentado.

RSS por afiŝoj RSS por komentoj