ĉi-matene mi revenis al Kooĉio de 4taga ferio en Tokio kaj Ĉibao. :] ĉi-semajno estas “Ora Semajno” en Japanio kaj do multaj homoj havas 5 tagoj de ferio. dum 3 tagoj el Ora Semajno okazis La 43a Esperanto-Seminario en Ĉibao, en kiu mi partoprenis. :]
la Seminaro estis bonega! dum 3 tagoj okazis klasoj, fakkunsidoj, ekzamenoj de la Japana Esperanto-Asocio, kantadoj ktp ktp. kompreneble ankaŭ estis multe da amikiĝado. ;] kvin klasoj de komencanta nivelo ĝis memstara nivelo estis la ĉefa parto de la seminario kaj mi pensas, ke pli ol 40 esperantistoj de diversaj jaraĝoj partoprenis. :]
mi partoprenis la klason de S-ro B. MAK, kiu estis nomita “Ne tiel sed tiel ĉi – por pli esperanteca esprimo”. S-ro MAK estas bonega instruisto, miaopinie, kaj mi multe lernis! ni instruis pri lingvistikaj aspektoj de Esperanto, donis konsilon pri diversaj aferoj (ekz. elparolado), rekomendis al ni tre interesajn eseojn/rakontojn, kiujn ni kune legis kaj diskutis, kaj helpis al ni plibonigi nian esprimon de Esperanto pere de devigi nin paroli spontane fronte al la klaso pri hazardaj temoj sen preparado! MALFACILEGE!!! sed post niaj paroloj li donis korektojn kaj konsilojn kaj tio estis tre helpa por mi. :] malgraŭe, mi sentis kvazaŭ mi mortos ĉiu foje mi devis paroli…. *ruĝiĝas*
sed post 3 tagoj de parolado preskaŭ NUR esperante, mi sentas mian Esperanton multe pli bona ol antaŭe. :] post la fino de la seminario, eĉ miaj pensoj estis en Esperanto kaj dum mia vojaĝo ree al Kooĉio, mi eĉ kelkfoje senpensante diris ion esperantan al neesperantistoj kaj devis klopodi paroli nur japane. ^^;; la seminario estis nur la dua fojo por mi partopreni E-eventon, sed mi sentis min pli komforta kaj parolema ĉi-foje ol lastafoje. mi esperas, ke mi povos partopreni muulllttaajn E-eventojn estontece kaj ke mia esperanto daŭre pliboniĝos. :) ankaŭ ke David lernos Esperanton!!! :’(
post la seminario, mi manĝis kaj promenadis kun S-ro T, kiun mi unuafoje renkontis ĉe la seminario, kaj 2 esperantistaj amikoj de Twitter! :D (fakte, mi renkontis unuafoje ekster la reto KVAR e-amikoj de Twitter dum la pasintaj 3 tagoj. :))) ni promenadis dum kelkaj horoj ĉirkaŭ Ŝinĵukuo ĝis mi devis enbusiĝi por reveturi al Kooĉio. ĉiam ni parolis nur Esperante! eĉ kiam ni trovis senhejman kuniklon en parko, ni (*tusas*MI*tusas*) salutis ĝin esperante! estis amuzege. :]
dum lia klaso, S-ro MAK diris, ke “oni kreskas nur kiam oni devas kreski”. mi opinias, ke tio estas 120% prava rilate al lernado de linvoj. se mi komparas mian nunan kapablecon por paroli la japanan kun mia kapableco 3 jaroj antaŭe kiam mi loĝis Usone, la kapableco tute malsamas. fakte, mi kredas, ke loĝante kaj studante en Japanio, mi lernis pli da la japana ol 3 jaroj de studado en universitato. kial? ĉar mi devis, sed ankaŭ ĉar mi povis dank’ al loĝi en lando, en kiu ĉio estas en la lernata lingvo.
tiele, por daŭrigi la devon kaj eblon por uzi Esperanton ne nur skribe, mi decidis ekuzi Skype por babili esperante. same kiel ĉiam, mi ne havas memfidon pri paroli Esperanton voĉe kaj ankoraŭ ne vere ŝatas voĉbabili rete, sed mi klopodos transiri tion…. >_<;; do.... se vi uzas Skype kaj ne ĝenos vin paroli esperante kun iu, kiu havas tro anglecan akĉenton, bonvolu aldoni min al via amiklisto je Skype: nighstar + @ + gmail.com (forigu la spacojn kaj plus-signojn)
parenteze, jen filmo de paper-teatraĵo registrita ĉe la seminario dank' al S-ro Takeŝi: [ klaku! ]


Kara amiko,
dankon por via raporto.
Rememoru min, se vi venos al la proksimo de mia loĝurbo, Numazu.(^_^)
kompreneble. :]
estis plezuro renkonti vin! espereble ni renkontos denove japanie aŭ aliloke. :]
ha! vi renkontis kun Ricko-san! hahaha
amuze! kiuj pli estas en tiu foto?
amuzega paperteatraĵooo~!