okazaĵoj multaj

ミサトTORII denove multe da tempo pasis ekde mia lasta blogaĵo. pardonon! lastatempe mi ĉiam estas okupata aŭ freneziĝanta pri io. :( multe okazas!

unue, mi finfine havas avibiletojn aŭstralien! :D mia horaro por forlasi japanion estas jene:

  • je la 13:20 la 23an de julio :: avios for de Kooĉio al Tokio
  • la 23am ~ la 26an :: restos en Tokio
  • je la 20:55 la 26an :: avios for de Tokio al aŭstralio
  • je la 11:15 la 27an :: alvenos al Brisbano!!! <333

skatoloj lastatempe mi okupiĝas pri pakado! nuntempe estas 6 skatoloj finpakitaj (plejparte plenigitaj per libroj, gazetoj ktp *ridas*) kaj ankoraŭ restas ĉ. 25% de miaj posedaĵoj por paki! la limtempo por pakado estas la 25an ĉi-monate ĉar mi forsendos la pakaĵojn je la 26a! fari ĉion sole tre malfacilas…. mi eĉ ne scias, kiel mi povos porti la tre pezegajn skatolojn malsupren 2 etaĝojn…. mi ne volas ĝeni iun alian per peti helpon, sed se mi ne petos kaj klopodos fari tion sole, vi verŝajne aŭdos nenion de mi longtempe pro mi restos hospitale. ^^;;

ankaŭ lastatempe mi plimaljuniĝis. ;( por “festi” mian plimaljuniĝon, mi aĉetis por mi mem la plej bonan donacon iam! novan, bonegan fotilon. :] ĝi estas la E-P2 de Olympus kaj mi nomas ĝin “Panda”.

Panda

nuntempe mi tute, komplete freneziĝas pri ĝi, sed antaŭ tio mi freneziĝis pri alia nova fotilo: la Vivicam5050 de Vivitar. la Vivicam estas cifereca, malmultekosta “ludila fotilo” (“toy camera”). ĝiaj fotoj estas malbonkvalitaj sed interesegaj! aliflanke, la E-P2 (Panda) estas tute ne malmultekosta. ĝi estas kvazaŭ mini-DSLRa fotilo kaj fotas belege. :] mi afiŝas fotojn de ambaŭ fotiloj ĉe FLICKR, sed mi faris etan retejon por konservi kaj prezenti miajn plej ŝatatajn fotojn de Panda. ĝi troviĝas ĉe http://panda.nighstar.net

ĉiuj fotoj, krom se mi skribas malsame sub foto, estas neredakitaj. :] verŝajne mi ofte enmetos ŝatatajn fotojn ankaŭ en miaj blogaĵojn.

mezlernejo Misato lastatempe laboro malfacilas, same kiel ĉiam. same kiel ĉiam lastatempe, la dunganto kolerigas min kaj mi tre ofte malkontentas pri mia laboro. mia sola kontentigo estas la scio, ke mi baldaŭ ne devos fari ĉi tiun laboron. tamen eĉ tio ne tute kontentigas min, kompreneble. mi ĝojas, ke mi ne plu faros la nunan laboron, sed mi bedaŭras multe, ke mi forlasos japanion kaj streĉiĝs pri la venonta laboro, kiu nuntempe estas tute nesciata.

  • ĉu mi povos trovi novan laboron baldaŭ post mia alveno??
  • kian laboron mi trovos??
  • ĉu mi havas sufiĉe da mono por vivi komforte dum mi estos nedungata???

ĉi tiuj demandoj plenumas miajn pensojn… kiam mi venis japanien, mi jam havis laboron kaj do mono/laboro ne estis problemo, sed ĉi-foje tute malsamos…. iri al nova lando sen multe da mono (TRE malmultan mi havos…) kaj sen laboro estas timigEGa. krome, pro limo de mia vizo, pri kiel longe mi povos labori por unu dunganto (maksimume dum 6 monatoj), mi tre zorgas pri kia laboro mi povos trovi. kompreneble multe da dungantoj ne volos dungi alilandanon, kiu eĉ ne povos labori por pli ol 6 monatoj………………………………..

yellow-blue highlights

………………..sed mi devas nun fokusi je la resto de mia tempo en japanio. pri preparado por iri aŭstralien. mi ne povas tro streĉiĝi pri pli postaj aferoj…………….

nur restas 1 monato kaj 12 tagoj!

Unu komento al “okazaĵoj multaj”

  1. Alemanŭ via desnaska estos la lingvo de la lando…. bonŝancon!!!!

Afiŝi Komenton

Ankaŭ eblas aboni sen komentado.

RSS por afiŝoj RSS por komentoj