antaŭ 2 noktoj proksime je mia apartamento, mi (bicikle) kaj aliulo (aŭte) preskaŭ surveturis testudon! vere mi pensas, ke la kondukinto de la aŭto eĉ ne vidis la testudon, nur ege bonŝance ne ŝlin surveturis. mi eĉ ne vidis la testudon ĝis ŝli ekkuris senespere ĉirkaŭ 60cm antaŭ mi. kiam mi ĵus preteriris ŝlin, mi decidis halti kaj iri por vidi ĉu la aŭto vere maltrafis la pompatindan testudon. ŝli finfine atingis la alian flankon de la aŭtovojeto, sed kompatindege ne plu povis antaŭeniri nek maldekstren pro muro kaj elektra(?) stango. vidante ŝlin, mi tuj rememoris perdiĝitan testudon, kiun mi hazarde renkontis je la 26a de majo sur herbplena monteto proksima je mia apartamento…
tiam mi konfuziĝis pri kiel (kaj kial) diable la testudo tie estis kaj pensis pri ĉu mi helpu ŝlin, sed mi ne helpis ŝlin pro mi volis rapide iri aliloken kaj ŝli rigardis min kvazaŭ diri “foriru!” do mi fotis ŝlin poŝfone, deziris bonŝancon al ŝli kaj foriris.
ĉu tiu testudo de antaŭ 3 semajnoj povas esti ĉi-testudo??? tute nekredeble! la loko de antaŭ 3 semajnoj kaj ĉi-loko ne estas tre tre malproksimaj, sed por testudo mi imagas, ke la 2 lokoj estus kvazaŭ 2 apartaj mondoj…. ĉu eĉ estas eble, ke ĉi tiu testudo hazarde paŝadadadadis en mia najbarejo dum 3 semajnoj???
mi jene pensis kaj tuj bedaŭris, ke antaŭ 3 semajnoj mi ne helpis la testudon (eĉ se tiu testudo ne estis la sama testudo). mi do prenis la testudon kaj ŝlin metis en la korbo de mia biciklo.
kondukante la biciklon kaj ĝian veturanton, mi piediris al la plej proksima el du akvovojoj ĉar en la akvovojoj mi ofte vidas testudojn. eble ĉi tiu testudo elvenis el tie, mi pensis. laŭpaŝante la akvovojon, mi finfine trovis ie, kie mi povis malsupreniri proksime al la akvo. kiam mi haltis la biciklon kaj denove prenis la testudon, ŝli subite piedbatadis la aeron kvazaŭ eble ŝli rekonis sian nunan lokon kaj deziris, ke mi lasi ŝlin foriri. mi surgenuis kiel plej eble proksime al la akvo kaj faligis la testudon en la akvon. amindege, ŝli ne tuj fornaĝis sed anstataŭe restis tie kaj min rigardis kun apenaŭ malsubakvigitaj okuletoj. tiel amindega estis tiu momento, ke mi fotadus ĝin se ne estis tiel mallume kaj se insektoj ne klopodis mortigi min… ^^;
mi ankoraŭ tute ne scias kiel diable la testudo eliris el la akvovojo ĉar exc tie, kie mi liberigis ŝlin troviĝis stuparon…. ĉiuokaze, mi esperas, ke ŝli ne plu estos tiele esplorema. ^^;
pareneteze, ĉu vi konas “ŝli”n? ;)


Ankoraŭ neniuj komentoj