ho ve…

jam forpasis kelkajn monatojn ekde mia lasta blogaĵo… lastatempe verŝajne ĉiumonate almenaŭ unu katastrofo okazis en la mondo. televidi/legi/aŭdi/ktp informojn pri la katastrofoj estis tiel deprimaj, ke verdire mi ne volis skribi pri ili. “la interreto jam inundas de blogaĵoj/informoj/ktp pri la katastrofoj,” mi pensis. “do estus tute bone se mi ne aldonus al tio. plue, se mi blogus pri la katastrofoj, mi eĉ pli deprimiĝus.” nu, la katastrofa tertremego, kiu okazis en Japanio la 11an de marto ne plibonigis miajn sentojn.

dankinde (laŭ mia nuna scio) neniuj el miaj amikoj kaj konatoj en Japanio vundiĝis pro la tertremego aŭ cunamioj, sed mi tutkore sentas terura pro la situacio de homoj, kiun la katastrofo influas. fakte, kiel vi verŝajne jam bone scias, ĉiujn en Japanio la katastrofoJ (vere estas pli ol unu) influas. ĉiutage mi sekvas la situacion en Japanio per novaĵo kaj per miaj geamikoj. ankaŭ mi ricevas avizojn de la usona ministraro…. iukiale ili kredas, ke mi ankoraŭ loĝas Japanie. ĉiuokaze, ŝajnas al mi, ke la situacio en la tertremo-trafita regiono iom post iom pli boniĝas kaj la situacio pri atomcentralo en la gubernio Fukuŝima almenaŭ ne plimalboniĝas.

malgraŭ tio, ke la situacio pri la atomcentralo ne plimalboniĝas, la situacio ankoraŭ estas serioza, kompreneble. la japana ministraro daŭre diras, ke oni estu 30km for de la unua atomcentralo. tamen la Usona Komisiono pri Atomenergia Regado rekomendas al usonanoj, ke oni estu 50km fore. diversaj landoj verŝajne rekomendas diversajn aferojn al iliaj landanoj, sed mi scias, ke jam multe da fremduloj, kiuj loĝas en Japanio, aŭ vojaĝis for de Japanio aŭ vojaĝis al la suda regiono de Japanio.

ĉu la situacio pliboniĝos?

ĉu la japana minstraro diras la tuatan veron pri la situacio?

ĉi tiujn demandojn kaj aliajn ni ĉiuj havas. mi deziras, ke mi povus prognozi bonan finaĵon por la nuna situacio en Japanio, sed same kiel ĉiuj aliaj, mi nur povas sekvi la novaĵon kaj atendi. :/

espereble la lastatempe daŭrantaj katastrofoj ne daŭros…

notu: la fotoj estas malnovaj fotoj pri Kooĉio

Ankoraŭ neniuj komentoj

Afiŝi Komenton

Ankaŭ eblas aboni sen komentado.

RSS por afiŝoj RSS por komentoj