Pri la sensencaĵoj

pri ĉi tiu blogo

saluton al mia aĉe skribita blogo! en ĉi tiu blogo, mi afiŝos ion kaj ĈION! eĉ se ĝi estas stultega aŭ enuiga. mi pardonon petas antaŭe pro tio kaj aliaj… aferoj.

kiel diras la supra bildo, ĉi tiu blogo estas ĉefe esperanta. alivorte, ĉi tiu blogo estos skribanta esperante, sed foje mi ankaŭ skribos alilingve por studado, komparado ktp. tamen, eĉ se mi skribas alilingve, ĉiam mi penos skribi ankaŭ esperante.

ekzemple, eble mi volos traduki la tekston de angla kanto. mi tradukos ĝin esperanten, sed ankaŭ eble mi tradukos ĝin japanen.

eble mi volas diri ion, por kio mi scias la ĝustan frazon japane sed ne esperante aŭ angle. eble mi skribos afiŝon esperante pri la frazo, sed mi ankaŭ aludos aŭ uzos aliajn lingvojn.

bonvolu kompreni, ke mi estas lernanto de esperanto kaj la japana. pro tio, la tuta enhavo de ĉi tiu blogo (jes, eĉ la anglaj skribaĵoj ĉar mi ofte mistajpas ktp) verŝajne enhavas erarojn. se vi deziras mencii ion de ĉi tiu blogo aliloke, vi tion rajtas fari. mi nur volas averti vin pri verŝajnaj eraroj.

mi ankaŭ havas plenkoran peton. ĉar mi estas lernanto, nekonante mi eraras kaj pro malkonscio de la eraroj, mi daŭre eraraos… tiale, se vi ekrimarkas erarojn, mi plenkore petas, ke vi sciigu min. <3

parenteze, ne plaĉas al mi majuskloj, do mi ilin ne uzas. :P

RSS por afiŝoj RSS por komentoj