Fae amas manĝaĵon

ĉi tio estas hazarda video, kiun mi opinias boneta. ĉu Fae komprenas Esperanton? :) kaj jes, mi forgeis diri “ĉu” kelkfoje. :p


(klaku la videon por spekti pli grande)

novjaraj celoj por 2011


(klaku por pligrandigi)

  • konservi monon!!!!!
  • akiri aŭstralian vizon por partneroj.
  • akiri plentempan laboro-postenon.
  • ŝanĝu la manĝaĵon de Fae (kato) al kruda manĝaĵo.
  • vojaĝi kun David. ♥♥♥
  • daŭrigi kutiman kuiradon.
  • ĝisdatigi almenaŭ 3 el miaj blogoj……….
  • PLI OFTE ENMETI FOTOJN EN MIAJN (skribitajn) E-BLOGAĴOJN.

ĉu mi faras tro multe da celoj….? espereble ne. la plej malfacila celo estas la unua….. *suspiregas*

parenteze, mi faris mallongegan simplan videon (mi nomas ĝin “kvazaŭa televid-reklamaĵo”) pri mia katoblogo: http://www.youtube.com/watch?v=ti4mjvScH4E

hazardaĵo pri akĉentoj

la plejparto da usonanoj kredas, ke ili ne havas akĉenton. plue, la plejparto da usonanoj opinias, ke la akĉento de ĉiu alia lando estas pli bona/bela ol ilia akĉento.

mi devas konfesi, ke tio ankaŭ pravas pri mi. malgraŭ tio, ke mi ja havas akĉenton kaj mi ja scias, ke mi havas akĉenton, mi ankoraŭ sentas kvazaŭ mi akĉenton ne havas. mi ankoraŭ sentas, ke mia akĉento ne estas “bona” aŭ ŝatinda. kial? mi ne scias. Legi plu »

sal!

pardonon pro la silento! uaŭ, la lasta ĝisdatigo estis antaŭ 2 monatoj… nu, mi ne povas skribi pri ĉio, kiu okazis dum la 2 monatoj, do mi nur skribos la plej gravajn aferojn.

post 3 jaroj de loĝado tie, mi forlasis Kooĉio je la 23a de julio. antaŭ tio estis multe da malĝojaj adiaŭoj, festoj, ktp kaj streĉado! mi malamegas transloĝiĝado!!! :( kiam mi finfine alvenis al Tokio, mi tre malĝojis kaj ĝojegis samtempe… dankinde mi povis resti dum 3 tagoj en Tokio por malstreĉigi min kaj ĝui Japanion antaŭ ol iri al Aŭstralio. 1 el la 3 tagoj mi pasigis kun karaj E-amikoj. :) la aliajn tagojn mi tute ne havis monon kaj do faris nenion specialan. mi fotadis multe kaj alŝutis 32 fotojn al mia nova foto-retejo: PANDAmories

Legi plu »

RSS por afiŝoj RSS por komentoj