ĉi-matene mi revenis al Kooĉio de 4taga ferio en Tokio kaj Ĉibao. :] ĉi-semajno estas “Ora Semajno” en Japanio kaj do multaj homoj havas 5 tagoj de ferio. dum 3 tagoj el Ora Semajno okazis La 43a Esperanto-Seminario en Ĉibao, en kiu mi partoprenis. :]
la Seminaro estis bonega! dum 3 tagoj okazis klasoj, fakkunsidoj, ekzamenoj [...]
feliĉan Zamenhof/Esperanto-tagon!
bedaŭrinde taŭgan temon por ĉi-afiŝo mi ne povas elpensi… do verŝajne ĉi-afiŝo enhavos multe da nenio. mi supozas, ke bonus pripensi (laŭte por amuzigi vin k min mem) kial mi studas Esperanton k.s….? hmm… nu, unue mi skribu la bazaĵojn pri mia rilato(?) al Esperanto.
je la jaro 2003, kiel finjaranto de gimnazio, mi eksciis pri Esperanto serĉante novan lingvon, kiun mi povis eklerni. tiam mi jam studis la hispanan kaj ekis memstudi la japanan sed mi deziris paroli alilingve kiel eble plej rapide kaj do pacienco mankis al mi koncerne la japanan. ankaŭ scivolema estis mi koncerne alilingvojn. mi serĉis kaj prilegis multajn lingvojn antaŭ ol mi decidis eklerni Esperanton kaj tuj mi enamiĝis en ĝin…
do… ĉi-semajnfine mi travivis mian unuan esperantan eventon. mi pensis, ke mi certe mortus pro honto ktp, sed… ankoraŭ mi vivas. mirinda afero estas tio, vere. la afero (= la kongreso) estas tre priskribinda, sed mi ne scias tion, pri kio mi unue skribu.
hmmm…
nu, unue, “ĉugoku” kaj “ŝikoku” estas du el la plej sudaj regionoj de japanio kaj ĉiujare okazas kongreso en iu urbo de tiuj du regionoj. esperantistoj, kiuj loĝas en la du regionoj (kaj foje tiuj, kiuj loĝas alie) kunvenas por esperantumi. ĉi-jare la kongreso okazis en la urbo Koĉi/Kooĉi/高知/ktp en la parto de la urbo, kio nomiĝas Kaĉurahama/桂浜. mi tute hazarde eksciis pri la kongreso per ttt-ejo kaj petis partopreni ĝin preskaŭ tro malfrue, sed mi ja partoprenis ĝin kaj mi tre ĝuis ĝin (tamen mi ja estis mortonta kelfoje :’(). la kongreso okazis de la postmeztago de la 21a ĝis la postmeztago de la 22a kaj ĉirkaŭ 33 esperantistoj partoprenis, el kiuj kelkaj estis de aliaj regionoj de japanio. :) mi kaj unu el la prelegantoj (kiu estas de barato) estis la nuraj eksterlandanoj……
antaŭajn kelkajn tagojn mi tute hazarde tralegis la paĝaron de la Japana Esperanto-Instituto kaj ekrimarkis, ke (mirinde) okazos baldaŭ esperanta kongreso en mia urbETo Kooĉi’. mi pensas, ke tio estas tute nekredebla kaj ankaŭ mirinda…. neniam mi havis ŝancon por paroli esperante for de komputiloj kaj subite mi finfine havas ŝancon…!
sed pro mia sinĝeneco, [...]