Etikedaj Arkivoj: fotoj

[FOTOJ] “Nubplenaj Siluetoj”

lastatempaj ŝatokupoj

mi faros ĉi tiun blogaĵon mallonga ĉar mi nur volas skribi kelkajn hazardaĵojn antaŭ ol eklabori. lastatempe mi okupiĝas pri multe da aferoj, sed en mia libera tempo mi klopodas eki kelkajn novajn ŝatokupojn. miaj lastatempaj ŝatokupojn estas jene: lerni la francan lingvon lerni kiel verki hajkuojn lerni trikadon ĝis nun mi ankoraŭ tre malmulte [...]

ho ve…

jam forpasis kelkajn monatojn ekde mia lasta blogaĵo… lastatempe verŝajne ĉiumonate almenaŭ unu katastrofo okazis en la mondo. televidi/legi/aŭdi/ktp informojn pri la katastrofoj estis tiel deprimaj, ke verdire mi ne volis skribi pri ili. “la interreto jam inundas de blogaĵoj/informoj/ktp pri la katastrofoj,” mi pensis. “do estus tute bone se mi ne aldonus al tio. [...]

monato da pluvado

dum la pasinta monato+ pluvas preskaŭ ĉiutage ĉi tie en Kvinslando, Aŭstralio. la nuna vetero memorigas min pri la pluvsezono en Japanio, sed lastatempe ĉi tie ankaŭ okazas multe da ŝtormoj kun forta vento kaj tondro + fulmo. kelkaj urbetoj en Kvinslando jam inundas kaj multe da homoj perdas siajn hejmojn ktp, tamen la pluvado [...]

novjaraj celoj por 2011

(klaku por pligrandigi) konservi monon!!!!! akiri aŭstralian vizon por partneroj. akiri plentempan laboro-postenon. ŝanĝu la manĝaĵon de Fae (kato) al kruda manĝaĵo. vojaĝi kun David. ♥♥♥ daŭrigi kutiman kuiradon. ĝisdatigi almenaŭ 3 el miaj blogoj………. PLI OFTE ENMETI FOTOJN EN MIAJN (skribitajn) E-BLOGAĴOJN. ĉu mi faras tro multe da celoj….? espereble ne. la plej malfacila [...]

sal!

pardonon pro la silento! uaŭ, la lasta ĝisdatigo estis antaŭ 2 monatoj… nu, mi ne povas skribi pri ĉio, kiu okazis dum la 2 monatoj, do mi nur skribos la plej gravajn aferojn. post 3 jaroj de loĝado tie, mi forlasis Kooĉio je la 23a de julio. antaŭ tio estis multe da malĝojaj adiaŭoj, festoj, [...]

la operaco “Savu Testudon”

antaŭ 2 noktoj proksime je mia apartamento, mi (bicikle) kaj aliulo (aŭte) preskaŭ surveturis testudon! vere mi pensas, ke la kondukinto de la aŭto eĉ ne vidis la testudon, nur ege bonŝance ne ŝlin surveturis. mi eĉ ne vidis la testudon ĝis ŝli ekkuris senespere ĉirkaŭ 60cm antaŭ mi. kiam mi ĵus preteriris ŝlin, mi [...]

okazaĵoj multaj

ミサトTORII denove multe da tempo pasis ekde mia lasta blogaĵo. pardonon! lastatempe mi ĉiam estas okupata aŭ freneziĝanta pri io. :( multe okazas!

unue, mi finfine havas avibiletojn aŭstralien! :D mia horaro por forlasi japanion estas jene:

  • je la 13:20 la 23an de julio :: avios for de Kooĉio al Tokio
  • la 23am ~ la 26an :: restos en Tokio
  • je la 20:55 la 26an :: avios for de Tokio al aŭstralio
  • je la 11:15 la 27an :: alvenos al Brisbano!!! <333

skatoloj lastatempe mi okupiĝas pri pakado! nuntempe estas 6 skatoloj finpakitaj (plejparte plenigitaj per libroj, gazetoj ktp *ridas*) kaj ankoraŭ restas ĉ. 25% de miaj posedaĵoj por paki! la limtempo por pakado estas la 25an ĉi-monate ĉar mi forsendos la pakaĵojn je la 26a! fari ĉion sole tre malfacilas…. mi eĉ ne scias, kiel mi povos porti la tre pezegajn skatolojn malsupren 2 etaĝojn…. mi ne volas ĝeni iun alian per peti helpon, sed se mi ne petos kaj klopodos fari tion sole, vi verŝajne aŭdos nenion de mi longtempe pro mi restos hospitale. ^^;;

…..

RSS por afiŝoj RSS por komentoj