Etikedaj Arkivoj: japanio

ho ve…

jam forpasis kelkajn monatojn ekde mia lasta blogaĵo… lastatempe verŝajne ĉiumonate almenaŭ unu katastrofo okazis en la mondo. televidi/legi/aŭdi/ktp informojn pri la katastrofoj estis tiel deprimaj, ke verdire mi ne volis skribi pri ili. “la interreto jam inundas de blogaĵoj/informoj/ktp pri la katastrofoj,” mi pensis. “do estus tute bone se mi ne aldonus al tio. [...]

sal!

pardonon pro la silento! uaŭ, la lasta ĝisdatigo estis antaŭ 2 monatoj… nu, mi ne povas skribi pri ĉio, kiu okazis dum la 2 monatoj, do mi nur skribos la plej gravajn aferojn. post 3 jaroj de loĝado tie, mi forlasis Kooĉio je la 23a de julio. antaŭ tio estis multe da malĝojaj adiaŭoj, festoj, [...]

okazaĵoj multaj

ミサトTORII denove multe da tempo pasis ekde mia lasta blogaĵo. pardonon! lastatempe mi ĉiam estas okupata aŭ freneziĝanta pri io. :( multe okazas!

unue, mi finfine havas avibiletojn aŭstralien! :D mia horaro por forlasi japanion estas jene:

  • je la 13:20 la 23an de julio :: avios for de Kooĉio al Tokio
  • la 23am ~ la 26an :: restos en Tokio
  • je la 20:55 la 26an :: avios for de Tokio al aŭstralio
  • je la 11:15 la 27an :: alvenos al Brisbano!!! <333

skatoloj lastatempe mi okupiĝas pri pakado! nuntempe estas 6 skatoloj finpakitaj (plejparte plenigitaj per libroj, gazetoj ktp *ridas*) kaj ankoraŭ restas ĉ. 25% de miaj posedaĵoj por paki! la limtempo por pakado estas la 25an ĉi-monate ĉar mi forsendos la pakaĵojn je la 26a! fari ĉion sole tre malfacilas…. mi eĉ ne scias, kiel mi povos porti la tre pezegajn skatolojn malsupren 2 etaĝojn…. mi ne volas ĝeni iun alian per peti helpon, sed se mi ne petos kaj klopodos fari tion sole, vi verŝajne aŭdos nenion de mi longtempe pro mi restos hospitale. ^^;;

…..

[FOTOJ] Okinaŭo

pardonon pro ne antaŭlonge! mi havas multajn aferojn pri kiu mi volas skribi, sed mi ne havas tempon por fari tion nun! morgaŭ matene mi vojaĝos Aŭstralien kaj jam estas la 1:07atm, do mi devas tuj enlitiĝi zzzzzzz……….. sed unue, mi volas afiŝi miajn fotojn el Okinaŭo, al kiu mi vojaĝis la pasintan semajnfinon!

ĉi-sube estas 1 foteto el ĉiu de la 18 subaroj en mia fotaro pri Okinaŭo. oni povas rigardi ĉiujn fotojn en la fotaro ĉi tie. aŭ, se vi estas tro pigra okupata por rigardi la BONEGAN fotaron, vi povas klaki la subajn fotojn por rigardi nur ilin.

NOTU: la titoloj/priskriboj en la fotaro estas nur anglaj, sed esperantaj titoloj kaj ankaŭ ligiloj al la subaroj de la fotetoj en la fotaro videblas per klaki la subajn fotetojn….

japana kulturo: “Secubun”

(klaku la bildon) Secubun (節分) estas tradicia festotago japanie por festi la venon de printempo kaj nova jaro. ĝi festiĝas ĉiujare je la 3a de februaro. ĉi-tage, por bonveni ŝancon (“fuku”) kaj forigi malbonon (ekzemple dajmonoj) kutimas ĵeti sojfabojn je dajmonoj (aŭ je homoj, kiuj surhavas dajmonan maskon) dirante “oni ua soto, fuku ua uĉi!” [...]

la estonteco… ktp.

al ĉiuj, kiuj respondis al mia lasta afiŝo: dankojn. <3 ĵaŭdon, mi donis la formularon pri rekontraktado al la superulo kaj do oficialigis, ke mi ne rekontraktos. mi malfeliĉas pro foriri Japanion, kompreneble, sed mi feliĉas pro la (plej grava) kialo. :) mi devos fari multon antaŭ aŭgusto, kiam mi foriros (inkluzive de viziti samideanajn [...]

decidoj

denove mi ne ofte ĝisdatigas… kaj denove multe okazis! pri kiu(j) okazaĵo(j) mi skribu? nu… en la pasinta afiŝo mi skribis, ke mi finfine decidis pri rekontraktado. nu… post muuulte de diskutado pri rekontraktado kun mia koramiko, mi decidis… ke mi NE rekontraktos. mi ne restos en japanio dum 4a jaro kaj anstataŭe transloĝiĝos al [...]

feliĉan novjaron!

malfruan “feliĉan novjaron” al ĉiuj! longtempe mi ne ĝisdatigis.

la vojaĝo usonen kun la knabo dum la jarfinaj festotagoj estis bonege! mi ĝuis la vojaĝon tiom multe, ke mi ne volis reveni al japanio… ne pro malŝato de japanio, nek pro ŝatego de usono, sed pro malŝato de reveni al mia laboro. :/ *suspiras* sed mi ja revenis kaj jam komencis labori denove.

la antaŭan semajnon okazis 3-taga kongreso de partoprenantoj de la JET Program (la programon per kiu mi atingis mian laboron) en Kooĉio. estis diskutitaj multaj aferoj, unu el kiuj estis la temo de rekontraktado (denove signado de l-jara kontrakto). ni anoj de la JET Program devos decidi ĉu ni rekontraktos ekde la 5a de februaro. mi pensas, ke mi finfine decidis.

RSS por afiŝoj RSS por komentoj