Etikedaj Arkivoj: katoj

[FOTOJ] “Nubplenaj Siluetoj”

Fae amas manĝaĵon

ĉi tio estas hazarda video, kiun mi opinias boneta. ĉu Fae komprenas Esperanton? :) kaj jes, mi forgeis diri “ĉu” kelkfoje. :p (klaku la videon por spekti pli grande)

sal!

pardonon pro la silento! uaŭ, la lasta ĝisdatigo estis antaŭ 2 monatoj… nu, mi ne povas skribi pri ĉio, kiu okazis dum la 2 monatoj, do mi nur skribos la plej gravajn aferojn. post 3 jaroj de loĝado tie, mi forlasis Kooĉio je la 23a de julio. antaŭ tio estis multe da malĝojaj adiaŭoj, festoj, [...]

tien kaj reen

denove mi ne ĝisdatigis delonge. :/ mi estas aĉa blogisto. multe da aferoj okazis dum mia neskribado. unue, mi vojaĝis al Okinaŭo (Japanio) kaj Brisbano (Aŭstralio)! se vi ankoraŭ ne vidis la fotojn, kiujn mi fotis en Okinaŭo, jen!! mia vojaĝo al Okinaŭo estis bedaŭrinde mallonga (nur 3taga), sed mi tute ĝuis ĝin. :) estis [...]

feliĉan novjaron!

malfruan “feliĉan novjaron” al ĉiuj! longtempe mi ne ĝisdatigis.

la vojaĝo usonen kun la knabo dum la jarfinaj festotagoj estis bonege! mi ĝuis la vojaĝon tiom multe, ke mi ne volis reveni al japanio… ne pro malŝato de japanio, nek pro ŝatego de usono, sed pro malŝato de reveni al mia laboro. :/ *suspiras* sed mi ja revenis kaj jam komencis labori denove.

la antaŭan semajnon okazis 3-taga kongreso de partoprenantoj de la JET Program (la programon per kiu mi atingis mian laboron) en Kooĉio. estis diskutitaj multaj aferoj, unu el kiuj estis la temo de rekontraktado (denove signado de l-jara kontrakto). ni anoj de la JET Program devos decidi ĉu ni rekontraktos ekde la 5a de februaro. mi pensas, ke mi finfine decidis.

enuo aĉas.

vere ili ne estas ridindaj bildoj, sed pro enuo mi faris du novajn “RIDEGO!katoj”-bildojn kaj afiŝis ilin je la RIDEGO!katoj-paĝo. la duan bildon mi nur tradukis. zZzZ….

*suspiro*

nuntempe mi okupiĝas pro katido, kiun mi trovis kaj alportis hejmen, sed antaŭ mi povas priskribi tion, mi devas priskribi mian situacion.

antaŭ mi venis japanie, mi havis du katojn, por kiuj mi devis trovi novajn hejmojn. laŭ japaniaj leĝoj, ne eblas mi kunporti aŭ importi katojn el usono en japanion. ekde mi venis al japanio, mi tutkore sentis la mankon de miaj katoj kaj denove deziris havi katon. nur unu afero ĉesigas min: la havado de katoj aŭ hundoj estas malpermesita en mia apartamento kaj la mastrino de la apartamento loĝas en la apuda bildo. mi jam priserĉis la aferon de la kunportado/eksportado de katoj el japanio kaj komprenas, ke mi ja eblas fari tion, do jes… nur estas unu kialo por ne havi katon.

krome, japanio havas gravan problemon de senhejmaj katoj. ĈIUTAGE mi rigardas senhejmajn katojn strate. foje ili ŝajne bonsanas sed pli ofte ili videble suferas. foje eĉ mi rigardas katojn, kiuj estas mortaj; ili estis transveturitaj aŭ mortis pro ia malsano. kiel amanto de katoj, rigardi ĉi tiujn aferojn ĉiutage dolorigas ege min… multe pli ofte ol unufoje mi volis helpi katon per kunporti ĝin hejmen, sed mi ne povis/ la pasintan mardon estis la unua fojo, ke tion mi faris.

RSS por afiŝoj RSS por komentoj