Etikedaj Arkivoj: kooĉio

ho ve…

jam forpasis kelkajn monatojn ekde mia lasta blogaĵo… lastatempe verŝajne ĉiumonate almenaŭ unu katastrofo okazis en la mondo. televidi/legi/aŭdi/ktp informojn pri la katastrofoj estis tiel deprimaj, ke verdire mi ne volis skribi pri ili. “la interreto jam inundas de blogaĵoj/informoj/ktp pri la katastrofoj,” mi pensis. “do estus tute bone se mi ne aldonus al tio. [...]

adiaŭa kunveno

hieraŭ okazis adiaŭa kunveno por mi, kiu estis okazigita de la Esperanto-Societo de Kooĉio. :) ankoraŭ restas 2 (ĉu 2?!) monatoj ĝis mia transloĝiĝo, sed hieraŭ estis la plej oportuna por ĉiuj, do ĝi okazis iom frue. la kunveno okazis en la ĝardeno de belega, modern-japana stila domo, kiu lokiĝis ĉe tre serena loko en [...]

[FOTOJ] kandeloj multegaj

土佐・龍馬ゆめ燈篭 “Tosa/Rjooma”-aj Sonĝaj Kandeloj 12/13/2009 rigardu la tuton @nighstar.net aŭ @Picasa p.s.: jen mia unua sukcesa panoramo!

la 10a Esperanto-kongreso en ĉugoku kaj ŝikoku

do… ĉi-semajnfine mi travivis mian unuan esperantan eventon. mi pensis, ke mi certe mortus pro honto ktp, sed… ankoraŭ mi vivas. mirinda afero estas tio, vere. la afero (= la kongreso) estas tre priskribinda, sed mi ne scias tion, pri kio mi unue skribu.

hmmm…

nu, unue, “ĉugoku” kaj “ŝikoku” estas du el la plej sudaj regionoj de japanio kaj ĉiujare okazas kongreso en iu urbo de tiuj du regionoj. esperantistoj, kiuj loĝas en la du regionoj (kaj foje tiuj, kiuj loĝas alie) kunvenas por esperantumi. ĉi-jare la kongreso okazis en la urbo Koĉi/Kooĉi/高知/ktp en la parto de la urbo, kio nomiĝas Kaĉurahama/桂浜. mi tute hazarde eksciis pri la kongreso per ttt-ejo kaj petis partopreni ĝin preskaŭ tro malfrue, sed mi ja partoprenis ĝin kaj mi tre ĝuis ĝin (tamen mi ja estis mortonta kelfoje :’(). la kongreso okazis de la postmeztago de la 21a ĝis la postmeztago de la 22a kaj ĉirkaŭ 33 esperantistoj partoprenis, el kiuj kelkaj estis de aliaj regionoj de japanio. :) mi kaj unu el la prelegantoj (kiu estas de barato) estis la nuraj eksterlandanoj……

41 hazardaj hodiaŭaj fotoj

( ĉu plaĉas al vi rigardi ĉiujn fotojn? )

RSS por afiŝoj RSS por komentoj