Etikedaj Arkivoj: laboro

okazaĵoj multaj

ミサトTORII denove multe da tempo pasis ekde mia lasta blogaĵo. pardonon! lastatempe mi ĉiam estas okupata aŭ freneziĝanta pri io. :( multe okazas!

unue, mi finfine havas avibiletojn aŭstralien! :D mia horaro por forlasi japanion estas jene:

  • je la 13:20 la 23an de julio :: avios for de Kooĉio al Tokio
  • la 23am ~ la 26an :: restos en Tokio
  • je la 20:55 la 26an :: avios for de Tokio al aŭstralio
  • je la 11:15 la 27an :: alvenos al Brisbano!!! <333

skatoloj lastatempe mi okupiĝas pri pakado! nuntempe estas 6 skatoloj finpakitaj (plejparte plenigitaj per libroj, gazetoj ktp *ridas*) kaj ankoraŭ restas ĉ. 25% de miaj posedaĵoj por paki! la limtempo por pakado estas la 25an ĉi-monate ĉar mi forsendos la pakaĵojn je la 26a! fari ĉion sole tre malfacilas…. mi eĉ ne scias, kiel mi povos porti la tre pezegajn skatolojn malsupren 2 etaĝojn…. mi ne volas ĝeni iun alian per peti helpon, sed se mi ne petos kaj klopodos fari tion sole, vi verŝajne aŭdos nenion de mi longtempe pro mi restos hospitale. ^^;;

…..

tien kaj reen

denove mi ne ĝisdatigis delonge. :/ mi estas aĉa blogisto.
multe da aferoj okazis dum mia neskribado. unue, mi vojaĝis al Okinaŭo (Japanio) kaj Brisbano (Aŭstralio)! se vi ankoraŭ ne vidis la fotojn, kiujn mi fotis en Okinaŭo, jen!! mia vojaĝo al Okinaŭo estis bedaŭrinde mallonga (nur 3taga), sed mi tute ĝuis ĝin. :) estis multe [...]

la estonteco… ktp.

al ĉiuj, kiuj respondis al mia lasta afiŝo: dankojn. <3 ĵaŭdon, mi donis la formularon pri rekontraktado al la superulo kaj do oficialigis, ke mi ne rekontraktos. mi malfeliĉas pro foriri Japanion, kompreneble, sed mi feliĉas pro la (plej grava) kialo. :) mi devos fari multon antaŭ aŭgusto, kiam mi foriros (inkluzive de viziti samideanajn [...]

decidoj

denove mi ne ofte ĝisdatigas… kaj denove multe okazis! pri kiu(j) okazaĵo(j) mi skribu?
nu… en la pasinta afiŝo mi skribis, ke mi finfine decidis pri rekontraktado. nu… post muuulte de diskutado pri rekontraktado kun mia koramiko, mi decidis… ke mi NE rekontraktos. mi ne restos en japanio dum 4a jaro kaj anstataŭe transloĝiĝos al aŭstralio [...]

feliĉan novjaron!

malfruan “feliĉan novjaron” al ĉiuj! longtempe mi ne ĝisdatigis.

la vojaĝo usonen kun la knabo dum la jarfinaj festotagoj estis bonege! mi ĝuis la vojaĝon tiom multe, ke mi ne volis reveni al japanio… ne pro malŝato de japanio, nek pro ŝatego de usono, sed pro malŝato de reveni al mia laboro. :/ *suspiras* sed mi ja revenis kaj jam komencis labori denove.

la antaŭan semajnon okazis 3-taga kongreso de partoprenantoj de la JET Program (la programon per kiu mi atingis mian laboron) en Kooĉio. estis diskutitaj multaj aferoj, unu el kiuj estis la temo de rekontraktado (denove signado de l-jara kontrakto). ni anoj de la JET Program devos decidi ĉu ni rekontraktos ekde la 5a de februaro. mi pensas, ke mi finfine decidis.

ĉiuj anglaj lingvoj ne samas!

ĉi-sube estas hazarda skribo pri aferoj rilate al la angla lingvo:

mia koramiko (kiu loĝas aŭstralie kaj baldaŭ venos al japanio, jaj! *dancas feliĉe*) kaj mi ofte ŝercas kune pri la malsamoj de nia angla lingvo. foje li uzas vorton/esprimojn, kion mi kutime ne uzas kaj inverse, foje mi uzas vorton/esprimojn, kion li kutime ne uzas. eĉ estis unu fojo, kiam li uzis vorton, kion mi neniam antaŭe aŭdis kaj tute ne komprenis! malgraŭ la fakto, ke ni ja parolas la saman lingvon kaj do ja povas komuniki al unu la alian, ankoraŭ estas amuzoj kaj “aventuroj” rilate al komunikado.

mi feliĉegas pri tio. :) eĉ kiam ni ne akordas pri kiel oni diru ion ktp.

alia afero, kiu rilatas al ĉi tio estas angla lingva edukado en japanio , do mi (ete) priskribos tion.

mi malŝategas dimanĉojn

vere, ili ne plaĉas al mi… dimanĉo signifas la komencon de nova semajno kaj nova semajno = 5 tagoj da laboro denove. mi malŝategas labori. kompreneble, ĉiu malŝatas labori almenaŭ iomete (ĉu ne?), mi nur volis plendaĉi… denove… kiel mi kutime faras. morgaŭ mi instruos 5lernjarajn studantojn ĉe bazlernejo pri “sportoj en la angla”… mi [...]

rikolti rizojn @ Namegawa

la pasintan vendredon, interesa afero okazis cxe la lernejo, kie mi instruas vendrede. unue, informeto pri la lernejo: gxi nomigxas Namegawa. gxi estas tre malgranda lernejo en la montoj nordaj de Kochi. vere, unu bildo enhavas du lernejon: bazlernejo Namegawa kaj mezlernejo Namegawa. la tuta bazlernejo nur havas 21 studantojn kaj la tuta mezlernejo nur havas 23 studantojn. cxi tiu lernejo estas unu el la plej malgrandaj lernejoj, kie mi instruas.

iel, la pasintan vendredon ambaux la lernejoj kune iris tre foooor en la montojn (ecx pli for ol la lernejo gxi mem jam estas *ridas*) al rizejo por rikolti rizo(j)n. :3 mi ne asistis, mi nur rigardis kaj fotis kaj babilis kun studantoj… ^^;; bedauxrinde, mi ne kunhavis tauxgan fotilon, mi nur havis mian posxfonon… sed jen, kelkajn fotojn:

RSS por afiŝoj RSS por komentoj