Etikedaj Arkivoj: libroj esperantaj

utilaĵo por lerni la francan (kaj alilingvojn)

mi tutkore kredas, ke por bone lerni lingvon oni nepre havu bona(j)n vortaro(j)n en la lernata lingvo. tial mi serĉadis bonan franclingvan vortaron, sed trovi bonegan (almenaŭ por mi) vortaron estis tre malfacila. ĉar mi jam havas multe da sperto pri lerni lingvon, mi jam bone scias la plej bonajn lern-metodojn por mi: vidadi kaj [...]

feliĉan novjaron!

malfruan “feliĉan novjaron” al ĉiuj! longtempe mi ne ĝisdatigis.

la vojaĝo usonen kun la knabo dum la jarfinaj festotagoj estis bonege! mi ĝuis la vojaĝon tiom multe, ke mi ne volis reveni al japanio… ne pro malŝato de japanio, nek pro ŝatego de usono, sed pro malŝato de reveni al mia laboro. :/ *suspiras* sed mi ja revenis kaj jam komencis labori denove.

la antaŭan semajnon okazis 3-taga kongreso de partoprenantoj de la JET Program (la programon per kiu mi atingis mian laboron) en Kooĉio. estis diskutitaj multaj aferoj, unu el kiuj estis la temo de rekontraktado (denove signado de l-jara kontrakto). ni anoj de la JET Program devos decidi ĉu ni rekontraktos ekde la 5a de februaro. mi pensas, ke mi finfine decidis.

RSS por afiŝoj RSS por komentoj