Etikedaj Arkivoj: vivo

sal!

pardonon pro la silento! uaŭ, la lasta ĝisdatigo estis antaŭ 2 monatoj… nu, mi ne povas skribi pri ĉio, kiu okazis dum la 2 monatoj, do mi nur skribos la plej gravajn aferojn.
post 3 jaroj de loĝado tie, mi forlasis Kooĉio je la 23a de julio. antaŭ tio estis multe da malĝojaj adiaŭoj, festoj, [...]

okazaĵoj multaj

ミサトTORII denove multe da tempo pasis ekde mia lasta blogaĵo. pardonon! lastatempe mi ĉiam estas okupata aŭ freneziĝanta pri io. :( multe okazas!

unue, mi finfine havas avibiletojn aŭstralien! :D mia horaro por forlasi japanion estas jene:

  • je la 13:20 la 23an de julio :: avios for de Kooĉio al Tokio
  • la 23am ~ la 26an :: restos en Tokio
  • je la 20:55 la 26an :: avios for de Tokio al aŭstralio
  • je la 11:15 la 27an :: alvenos al Brisbano!!! <333

skatoloj lastatempe mi okupiĝas pri pakado! nuntempe estas 6 skatoloj finpakitaj (plejparte plenigitaj per libroj, gazetoj ktp *ridas*) kaj ankoraŭ restas ĉ. 25% de miaj posedaĵoj por paki! la limtempo por pakado estas la 25an ĉi-monate ĉar mi forsendos la pakaĵojn je la 26a! fari ĉion sole tre malfacilas…. mi eĉ ne scias, kiel mi povos porti la tre pezegajn skatolojn malsupren 2 etaĝojn…. mi ne volas ĝeni iun alian per peti helpon, sed se mi ne petos kaj klopodos fari tion sole, vi verŝajne aŭdos nenion de mi longtempe pro mi restos hospitale. ^^;;

…..

adiaŭa kunveno

hieraŭ okazis adiaŭa kunveno por mi, kiu estis okazigita de la Esperanto-Societo de Kooĉio. :) ankoraŭ restas 2 (ĉu 2?!) monatoj ĝis mia transloĝiĝo, sed hieraŭ estis la plej oportuna por ĉiuj, do ĝi okazis iom frue.
la kunveno okazis en la ĝardeno de belega, modern-japana stila domo, kiu lokiĝis ĉe tre serena loko en la [...]

tien kaj reen

denove mi ne ĝisdatigis delonge. :/ mi estas aĉa blogisto.
multe da aferoj okazis dum mia neskribado. unue, mi vojaĝis al Okinaŭo (Japanio) kaj Brisbano (Aŭstralio)! se vi ankoraŭ ne vidis la fotojn, kiujn mi fotis en Okinaŭo, jen!! mia vojaĝo al Okinaŭo estis bedaŭrinde mallonga (nur 3taga), sed mi tute ĝuis ĝin. :) estis multe [...]

decidoj

denove mi ne ofte ĝisdatigas… kaj denove multe okazis! pri kiu(j) okazaĵo(j) mi skribu?
nu… en la pasinta afiŝo mi skribis, ke mi finfine decidis pri rekontraktado. nu… post muuulte de diskutado pri rekontraktado kun mia koramiko, mi decidis… ke mi NE rekontraktos. mi ne restos en japanio dum 4a jaro kaj anstataŭe transloĝiĝos al aŭstralio [...]

RSS por afiŝoj RSS por komentoj