Etikedaj Arkivoj: vojaĝado

novjaraj celoj por 2011

(klaku por pligrandigi) konservi monon!!!!! akiri aŭstralian vizon por partneroj. akiri plentempan laboro-postenon. ŝanĝu la manĝaĵon de Fae (kato) al kruda manĝaĵo. vojaĝi kun David. ♥♥♥ daŭrigi kutiman kuiradon. ĝisdatigi almenaŭ 3 el miaj blogoj………. PLI OFTE ENMETI FOTOJN EN MIAJN (skribitajn) E-BLOGAĴOJN. ĉu mi faras tro multe da celoj….? espereble ne. la plej malfacila [...]

sal!

pardonon pro la silento! uaŭ, la lasta ĝisdatigo estis antaŭ 2 monatoj… nu, mi ne povas skribi pri ĉio, kiu okazis dum la 2 monatoj, do mi nur skribos la plej gravajn aferojn. post 3 jaroj de loĝado tie, mi forlasis Kooĉio je la 23a de julio. antaŭ tio estis multe da malĝojaj adiaŭoj, festoj, [...]

tien kaj reen

denove mi ne ĝisdatigis delonge. :/ mi estas aĉa blogisto. multe da aferoj okazis dum mia neskribado. unue, mi vojaĝis al Okinaŭo (Japanio) kaj Brisbano (Aŭstralio)! se vi ankoraŭ ne vidis la fotojn, kiujn mi fotis en Okinaŭo, jen!! mia vojaĝo al Okinaŭo estis bedaŭrinde mallonga (nur 3taga), sed mi tute ĝuis ĝin. :) estis [...]

[FOTOJ] Okinaŭo

pardonon pro ne antaŭlonge! mi havas multajn aferojn pri kiu mi volas skribi, sed mi ne havas tempon por fari tion nun! morgaŭ matene mi vojaĝos Aŭstralien kaj jam estas la 1:07atm, do mi devas tuj enlitiĝi zzzzzzz……….. sed unue, mi volas afiŝi miajn fotojn el Okinaŭo, al kiu mi vojaĝis la pasintan semajnfinon!

ĉi-sube estas 1 foteto el ĉiu de la 18 subaroj en mia fotaro pri Okinaŭo. oni povas rigardi ĉiujn fotojn en la fotaro ĉi tie. aŭ, se vi estas tro pigra okupata por rigardi la BONEGAN fotaron, vi povas klaki la subajn fotojn por rigardi nur ilin.

NOTU: la titoloj/priskriboj en la fotaro estas nur anglaj, sed esperantaj titoloj kaj ankaŭ ligiloj al la subaroj de la fotetoj en la fotaro videblas per klaki la subajn fotetojn….

la estonteco… ktp.

al ĉiuj, kiuj respondis al mia lasta afiŝo: dankojn. <3 ĵaŭdon, mi donis la formularon pri rekontraktado al la superulo kaj do oficialigis, ke mi ne rekontraktos. mi malfeliĉas pro foriri Japanion, kompreneble, sed mi feliĉas pro la (plej grava) kialo. :) mi devos fari multon antaŭ aŭgusto, kiam mi foriros (inkluzive de viziti samideanajn [...]

feliĉan novjaron!

malfruan “feliĉan novjaron” al ĉiuj! longtempe mi ne ĝisdatigis.

la vojaĝo usonen kun la knabo dum la jarfinaj festotagoj estis bonege! mi ĝuis la vojaĝon tiom multe, ke mi ne volis reveni al japanio… ne pro malŝato de japanio, nek pro ŝatego de usono, sed pro malŝato de reveni al mia laboro. :/ *suspiras* sed mi ja revenis kaj jam komencis labori denove.

la antaŭan semajnon okazis 3-taga kongreso de partoprenantoj de la JET Program (la programon per kiu mi atingis mian laboron) en Kooĉio. estis diskutitaj multaj aferoj, unu el kiuj estis la temo de rekontraktado (denove signado de l-jara kontrakto). ni anoj de la JET Program devos decidi ĉu ni rekontraktos ekde la 5a de februaro. mi pensas, ke mi finfine decidis.

mi <3as muzikon

la pasintan semajnfinon mi veturis al Tokjo por ĉeesti muzikfesto. :) ĝi nomiĝis “V-Rock Festival ’09″ kaj ĝi temis pri ĝenro de japana rok-muziko, kio nomiĝas “viĝuaru-kej” (= “vida stilo”). pli ol 50 bandoj/muzikistoj ludis/kantis dum 2 tagoj de festado– ĝi estis mirindega!! :D estis mia unua fojo ĉeesti tian grandegan eventon kaj estis nur [...]

RSS por afiŝoj RSS por komentoj