eo: diversaj enskribaĵoj
october 04, 2009 01:32am
hazarda enskribaĵo: studado de lingvoj
de pli ol 2 jaroj mi ne vere uzas esperanton. la kialo, kompreneble, estas ke mi transloĝis japanion kaj do mi volas studi ĉefe la japanan. vere, eĉ kiam mi foriros la japanion, mi volus uzi la japanan por laboro, do mi volas studi ĉefe la japanan ankaŭ por personaj kialoj. malgraŭ tio, mi ankoraŭ volas studi kaj uzi esperanton kaj aliajn lingvojn, precipe la francan.
2 jarojn antaŭe mia scio de esperanto estis multe pli bona ol nun. :`[ kiam ajn mi volas uzi esperanton, mi devas serĉi la vortojn, kion mi volas uzi kaj pro tio mi ofte ne volas uzi esperanton. "se nur mi ne ĉesis uzi ĝin," mi ofte pensas. sed vere, se mi ankoraŭ studis esperanton dum la pasintaj 2 jaroj, mi preskaŭ certas, ke mia japana lingvo estus pli malbona ol nune.
por iu kiel mi, serioze studi lingvon nepre signifas, ke oni ne povas studi serioze alian lingvon samtempe. se oni studas du lingvojn samtempe, oni nepre studas unu el la du lingvoj (aŭ eĉ ambaŭ) malpli serioze ol la alian pro manko de tempo ktp.
ekzemple: nun mi devas studi la japanan, sed anstataŭe mi skribas esperante.
studante esperanton aŭ la francan, oni perdas tempon por studi la japanan... studado de la japana estas mia plej grava prioritato.
ŭaaa!!! >_<;; kion mi faru??? la japanan plaĉas al mi, sed mi volas studi ankaŭ aliajn lingvojn...
ĉiukaze, nun mi devas studi la japanan... eble post ĉi tiu enskribaĵo mi ne skribos esperante denove ĝis post 2 jaroj.

